Morens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bellevue (Morens))
Morens
Blazono de Morens
Blazono de Morens
Blazono de Morens
former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 50′ 36″ N 6° 54′ 23″ O / 46.84333 °N, 6.90639 °O / 46.84333; 6.90639 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 36″ N 6° 54′ 23″ O / 46.84333 °N, 6.90639 °O / 46.84333; 6.90639 (mapo)
Areo 2,58 km²
Alteco 449 m super marnivelo
Poŝtkodo 1541
Komunumkodo 2033
Mapo de Morens
Mapo de Morens
Mapo de Morens
vdr

Morens estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 142 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Morens situas en la friburga eksklavo Estavayer nordokcidente de la urbo Payerne en la ebenaĵo de la rivero Brojo. Tra la sudo de la komunumo fluas la rivero Eta Glano, norda alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Morens kaj la vilaĝeto Bellevue.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,60 km², de kiuj 16,2% estas kovritaj de arbaro, 66,5% servas por agrikulturo kaj 16,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Morens limas en nordoriento al Rueyres-les-Prés, en sudoriento al Payerne, en sudokcidento al Bussy, kaj en nordokcidento al Montbrelloz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Morens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Laŭlonge de la norda komunumlimo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Estavayer-le-Lac al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume du kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Payerne. En sudo de la komunumo situas la armea flughaveno de Payerne, kies plej granda parto troviĝas sur la teritorio de la komunumo. Per poŝtaŭtolinio de Payerne al Chevroux kaj buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga al Estavayer-le-Lac la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Morens datiĝas el ja jaro 1216 jam kiel Morens. Dum mezepoko Morens dependis de la Senjorujo Bussy, kiu siavice apartenis al la Senjorujo Estavayer. Kun la Senjorujo Estavayer Morens en la jaro 1536 fariĝis havaĵo de la urboŝtato Friburgo. La Voktejo Estavayer okaze de la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto, kiu en la jaro 1748 surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la nova distrikto Brojo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]