Bellignies
| Bellignies | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Bavay | |
| Urbestro | S-ino Danièle Druesnes 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59570 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59065 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 911 (2006) | |
| Loĝdenso | 176 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°19′46″N 3°46′12″O / 50.32944°N, 3.77°OKoordinatoj: 50°19′46″N 3°46′12″O / 50.32944°N, 3.77°O | |
| Alto | 72 m - 136 m | |
| Areo | 5,18 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Bellignies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 911 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006. Ĝi estas trafluata de la rivero Hogneau, branĉo de la rivero Escaut.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Bellignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Bellignies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Bellignies etendiĝas sur 5,18 km².
Historio [redakti]
La vilaĝo famiĝis dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj pro sia prospera marmora industrio.
Vidindaĵoj [redakti]
Viziteblas en Bellignies muzeo pri marmoro kaj blua ŝtono, sed ankaŭ ĉevaltrinkujo en la domareto Bréaugies, konstruita inter 1830 kaj 1920, rimarkinda pro sia aspekto de akvoguto.
Administrado [redakti]
Bellignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.