Bellikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bellikon
Blazono de Bellikon
Kastelo Bellikon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 23′ 25″ N 8° 20′ 50″ O / 47.39028 °N, 8.34722 °O / 47.39028; 8.34722 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 25″ N 8° 20′ 50″ O / 47.39028 °N, 8.34722 °O / 47.39028; 8.34722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1513
Areo 4,94 km²
Alteco 597 m super marnivelo
Poŝtkodo 5454
Komunumkodo 4022
Mapo de Bellikon
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bellikon estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1513 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bellikon situas ĉe la okcidenta sudokcidenta deklivo alte super la valo de la rivero Reuss 3 kilometrojn norde de la kulmino de Mutschellen-Pasejo. Al Bellikon apartenas ankaŭ la vilaĝo Hausen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 4,94 km², de kiuj 1,45 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,46 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la kresto de Heitersberg je alteco de 787 m s.m., la plej malalta punkto je 500 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bellikon limas en nordo al Remetschwil, en nordoriento al Spreitenbach, en oriento al Bergdietikon, en sudo al Widen, en sudokicdento al Eggenwil, kaj en okcidento al Künten.

Kastelo Bellikon[redakti | redakti fonton]

La vidindaĵo, rekonilo kaj blazonsimbolo de la komunumo estas la Kastelo Bellikon, kiu situas en la centro de la vilaĝo meze en vasta parko. La kastelo apartenis en malfrua mezepoko al la patricia familio Krieg el Zuriko, kiu konstruigis ĝin meze de la 14-a jarcento. Ek de 1605 la posedantoj ŝaĝis plurfoje kaj komence de la 20-a jarcento la kastelo servis dumtempe kiel kuracejo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bellikon pasas la kantona ĉefvojo de la kulmino de Mutschellen-Pasejo al Argovio, laŭ kiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika trafikreto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej grava labordonanto en Bellikon estas la rehabiliga kliniko de la Svisa Akcidento-Asekur-Instituto (SUVA), kiu ofertas proksimume 200 litojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bellikon datiĝas de la 11-a de oktobro 1064 kiel Pellikon.

En mezepoko Bellikon estis sub la regado de la Habsburgoj. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, ĝi estis atribuita al la voktejo Rohrdorf de la Grafejo Baden.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo apartenis dum kvin jaroj al la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la hodiaŭa Kantono Argovio, Bellikon estis kunigita kun Hausen kaj fariĝis politika komunumo de la argovia distrikto Baden.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]