Bellwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bellwald
Blazono de Bellwald
Blazono de Bellwald
Bellwald
Kantono Valezo
Distrikto Goms
Koordinatoj  46°25′41″N 8°9′18″O  /  46.42806°N, 8.155°O / 46.42806; 8.155 (Bellwald)Koordinatoj: 46°25′41″N 8°9′18″O  /  46.42806°N, 8.155°O / 46.42806; 8.155 (Bellwald)
Nombro de enloĝantoj 438
Areo 13,69 km²
Alteco 1560 m super marnivelo
Poŝtkodo 3997
Komunumkodo 6052
Mapo de Bellwald
Situa mapo de Bellwald

Bellwald estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 438 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bellwald Bellwald situas en Supra Valezo alte super la valo de Rodano. La komunuma teritorio en sudo etendiĝas ĝis la valfundo al la riverbordo. La vilaĝo mem situas sur suna teraso. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bellwald, Ried kaj Egg sur la montteraso super la valo, Bodma en la valo de Fiesch, kaj Fürgangen en la valfundo, kie troviĝas la kantona ĉefvojo kaj la stacidomo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,69 km², de kiuj 17,6% estas kovritaj de arbaro, 43,8% servas por agrikulturo kaj 5,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bellwald limas en okcidento kaj nordo al Fieschertal, en nordnordoriento al Grafschaft, en nordoriento al Blitzingen, en oriento al Niederwald, en sudo al Ernen, kaj en sudsudokcidento al Fiesch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bellwald pasas en la valdo la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt kaj la trajnlinio de la Materhorno-Gotardfervojo. De la stacidomo en la valo aertelfero kaj mallarĝa kurba veturvojo kondukas al la vilaĝoj sur la sunaj terasoj de alte super la rodanvalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bellwald datiĝas el la jaro 1273 kiel Beliwalt. La vilaĝetoj kuniĝis en la jaro 1384 en la kamparana gildo kaj kreis akvajn regularojn en la jaro 1371 kaj 1436, akvopaŝtejan regularon en la jaro 1499 kaj civitanajn statutojn en la jaro 1555. Bellwald estis dum mezepoko unu de la kvartaloj de la valeza Dekono Goms. Post la konstruo de la fervojo en la jaro 1915 kaj la aertelfero en la jaro 1956 komenciĝis forta evoluo de la turismo.[3]

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Esenca parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Philipp Kalbermatter: Bellwald ' en Historia Leksikono de Svislando (2004-06-11)
  4. Registraĵo en la listo de mondaj naturherdaĵoj de UNESKO

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]



Monda heredaĵo de UNESKO