Belmonte (Kvenko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Belmonte (Cuenca))
Belmonte
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16640
Politiko
Urbestro María Angustias Alcázar Escribano (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2 001  (2013)
Loĝdenso 21,53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 34′ N, 2° 42′ U (mapo)39.559166666667-2.7038888888889Koordinatoj: 39° 34′ N, 2° 42′ U (mapo)
Alto 806 m [+]
Areo 92,93 km² (9 293 ha)
Belmonte (Provinco Kvenko)
Belmonte (Provinco Kvenko)
DEC
Belmonte
Belmonte
Situo de Belmonte
Belmonte (Hispanio)
Belmonte (Hispanio)
DEC
Belmonte
Belmonte
Situo de Belmonte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Belmonte, Cuenca [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio
Belmonte vidita el la kastelo
Kastelo de Belmonte

Belmonte (bela monto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Belmonteño. La censita populacio en 2013 estis de 2001 loĝantoj kaj la denseco estas de 21,53 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Belmonte estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 806 m; je 103 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 92.93 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°33′33″N 2°42′14″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajne jam estis setlejo tie en epoko de visigotoj (5-a jarcento). Ĝi estis jam menciita en buleo de la papo Inocento la 3-a. En 1294 ĝi aperas menciita en libro de la epoko de la reĝo Sanĉo la 4-a kaj en 1323 ĝi ekhavas gravon, ĉar en la dokumento Chronicon domini Joannis Enmanuelis, oni diras, ke en ĉijaro 1323 Don Juan Manuel (nevo de la reĝo Alfonso la 10-a) ekkonstruis la muregojn de «Belmont» kaj ekkonstruis alkazaron.

La unua membro de la familio Pacheco [paĉEko] kiu estis senjoro de tiu vilaĝo estis don Juan Fernández Pacheco, kiu ricevis ĝin el la reĝo Henriko la 3-a pro dokumento en Tordesillas la 16-an de majo de 1398. Meze de la 15-a jarcento, nome en 1456 oni ekkonstruis la nunajn monumentoj de la Kastelo de Belmonte kaj Colegiata de San Bartolomé.

Dum la 15-a al la 18-a jarcentoj, Belmonte prosperis kaj el tio konserviĝas nombraj konstruaĵoj.

Fray Luis de León naskiĝis en Belmonte en la jaro 1527.

Kino[redakti | redakti fonton]

Por profiti la kastelon oni filmis en la urbeto kelkajn scenojn por famaj filmoj kiaj El Cid en 1961 kaj El crimen de Cuenca (La murdo de Kvenko), bazita sur teruraj okazitanĵoj el 1910 kiam malaperis pastisto kaj oni akuzis du kamparanojn pri ties murdo, oni torturis kaj oni kondamnis ilin je multaj jaroj de karcero; post jaroj aperis la falsa "murdito", kiam la akuzitoj estis jam liberigitaj. En Belmonte okazis la torturoj, ĵuĝo kaj kelkaj karcerjaroj. Pri tiu afero verkis Ramón J. Sender sian romanon El lugar de un hombre (La loko de homo, 1939).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ANDÚJAR, Luís. Belmonte. Cuenca, El autor, 1986.
  • SALAS PARRILLA, Miguel. Alarcón, Belmonte y Garcimuñoz. Tres castillos del señorío de Villena en la provincia de Cuenca. Madrid, 1997.
  • SALAS PARRILLA, Miguel. El castillo de Belmonte (Cuenca). Madrid, 2010.
  • SALAS PARRILLA, Miguel. El bestiario gótico del castillo de Belmonte. Madrid, 2010.
  • SALAS PARRILLA, Miguel y FITZ-JAMES STUART DE SOTO, Javier. El señorío de Belmonte. Madrid, Frotaleza de Belmonte, 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]