Belo
Ĉi tiu artikolo temas pri eco pro kiu homo trovas ion alloga. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Belo (mitologio).
Belo aŭ beleco estas la eco, pro kiu homo trovas ion alloga. Ĝi estas malfacile difinebla, kaj ideoj pri belo multe varias inter homoj. Artantoj, muzikantoj, ktp, ofte celas krei verkojn kiuj akordos kun la koncepto de beleco en la mensoj de la vid-/aŭd-ontoj.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri bel(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. ” „ Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. ” „ Nokte eĉ monstro estas belulo. ” - "Kiu belo savos la mondon?" skribas Fedor Dostoevskij paroligante Idiotan personulon demandantan al la princo Miskin. Per tiu esprimo la aŭtoro aludas al la elaĉetanta belo de Kristo, kiu, se vive konsiderata, igas la vivon mem bela kaj altruisma.[2]