Belo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri eco pro kiu homo trovas ion alloga. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Belo (mitologio).

La belo kaj beleco estas abstrakta koncepto rilate al multaj elementoj de homa ekzisto. Tiun ĉi koncepton ekzamenas ĉefe la filozofia disciplino de estetiko, sed ankaŭ aliaj kampoj, kiel historio, sociologio, psikologio, kaj artoteorio.

Beleco estas kutime difinita kiel la specifa trajto de aĵo, kiu dum sensa renkontiĝo fidinde donas senton de plezuro aŭ senton de kontentigo al pacienca observanto; la beleco troviĝas en pluraj formoj, sed ĉefe laŭ vida aŭ sona aspekto.

La distingo inter kio estas bela, kaj kio ne, varias laŭ erao kaj laŭ juĝanto. Tamen, ĝenerala konsento ekzistas pri granda nombro da verkoj kaj vidindaĵoj.

Filozofio

Helenaj konceptoj

La helenaj filozofoj ĝenerale konsentis pri la ideo ke beleco estas objektiva kaj sekvas matematikajn regulojn, ekzemple simetrio kaj la ora proporcio. Tamen, la kunteksto, en kiu la koncepto de beleco troviĝis, malsamis ege.

Platono

Laŭ la verkoj de Platono, ĉefe per amo (eroso) oni deziras, kaj malkovras, aĵojn pli kaj pli belajn.

La antikva greka vorto por beleco, kalos (καλός), aludas ĉion harmonian (sumetron), t.e. objektoj kies partoj interrilatas en maniero nek timiga nek ridinda. Tio, kio estas bela, donas plezuron al la homo kiu ĝin vidas aŭ tuŝas, kaj la plezuro estas estetika aŭ erotika.

En La Simpozio, Pausanias asertas: "Konsiderata sola, unu ago estas nek bela nek hontinda. Ekzemple, nun ni faras, trinkas, kantas, babilas, kaj neniu el tiuj estas, en si, bela ago; sed troviĝas, en la maniero per kiu ago fariĝas, la eco kiun ni diskutas. Kiam farita kun beleco (kalos) aŭ justeco (orthos), ago iĝas bela (kalon); kaj kiam la sama ago estas farita sen justeco, ĝi iĝas hontinda (aiskhron)."

Bela aĵo ankaŭ povas esti aĵo bona, agrabla kaj utila; beleco estas formo de boneco, kaj profitas la perceptanton aŭ faranton. (Alcibiado, 113c-114e). En Hippiaso major (285a-b) kaj Gorgiaso (474d-475a), la belecoj de korpo, koloro, formo, voĉo, okupado, scio kaj leĝo estas diskutitaj, kaj la mezuro al kiu ĉiu provizas plezuron aŭ profiton.

Do, laŭ Platono, beleco rilatas kun vero kaj bono, kiel unu el la plej altaj ideoj. La intuicio de beleco en si estas pli grava ol la ĝuado kiun iu ajn specifa bela objekto kaŭzas. En La Simpozio, li montras, kiel oni povas moviĝi, de simpla deziro de belaj korpoj, al amo de belaj animoj, kaj poste al kontemplado de beleco en si. Beli estas alproksimiĝi al idealo, kaj esti tio, kio devas esti.

Beleco estas ne nur eco de objekto, sed elemento kiu helpas priskribi la moralan valoron de la animo de homo kiu amas aŭ faras belajn aĵojn. La beleco de animo konsistas en la kontemplado de la plej belaj objektoj, la kompreneblaj formoj, kaj en la kompletigo de la plej belaj agoj kiujn oni povas fari. (Fedro 250d, Parmenido 130b).

Priskribante la tri etapojn de inicado al beleco: purigado, ascendado, kaj kontemplado, Platono donas formon dialektikan al misteroj orfeismaj de la ascendado de animo al la dia regno.

Aristotelo

Aristotelo skribis ke "koncepto de beleco okazas kiam ĉiuj partoj labori kune en harmonio por ke neniu parto altiras tro da atento al si" kaj komentis ke "la ĉefaj formoj de beleco estas ordo (taxis) kaj simetrio (summetria) kaj difiniteco (orismenon)." En Poezio, li skribis: "Por esti bela, vivanta estaĵo, kaj ĉiu unueco formita de partoj, devas ne nur prezenti ordon en sia aranĝo de partoj, sed ankaŭ havi specifan grandecon. Beleco estas afero de grandeco kaj ordo, kaj sekve neeblas en tre malgranda besto ... aŭ tre granda besto ... ĉar la unueco ne percepteblas por la vidanto." La koncepton de "absoluta belo" li ignoras. Ĉi tiu sinteno kontrastas kun Platono pro la centra loko de la homa vidanto; plue, Aristotelo estimas la homan artiston pli alte ol Platono, kaj defendas la ideon ke arto ne devas esti "utila", per sia distingo inter bono kaj belo.

Plotino

En la unua Eneado, Plotino diskutas belon, kaj ligas ĝin al la Dia Penso. "Beleco alparolas ĉefe al la vidsenso; sed ekzistas beleco por la aŭdsenso ... kaj mensoj kiuj levas sin super la regnon de senso al pli alta ordo konscias belecon en vivkonduto, en agoj, en karaktero, en intelektaj studoj; kaj tie troviĝas la beleco de la virtoj. Ĉu ankoraŭ pli alta belo povus ekzisti, nia diskuto lumigos." Li skribis ke, se la bela aĵo estus esence simetria kaj harmonia en partoj, neniu senparta objekto, kiel koloroj aŭ sunlumo, povus esti bela.

Plotino asertas ke ĉiu beleco de ĉi tiu mondo alvenas per komuna sento je Idealo-formo. "Ĉiu senformeco kies speco permesus fasonadon kaj formon, dum ĝi restas ekstere de Racio kaj Ideo, estas malbela pro tiu izoleco for de la Dipenso. Kaj ĉi tio estas la Absoluta Malbelo: malbela aĵo estas io, kiun Fasonado ne majstrintas, t.e. Racio: la materio ne cedas je ĉiu punkto kaj je ĉiu maniero al Ideala-formo."

Modernaj konceptoj

Hume

Homoj havas malsamajn opiniojn pri la beleco de la sama objekto. David Hume skribis: "Beleco ne estas ena eco de objektoj en si; ĝi ekzistas sole en la spirito de la homo kiu kontemplas, kaj ĉiu spirito perceptas malsaman belecon." Tamen, ĉi tiu rimarkigo ne sekvigas absolutan relativismon pri estetiko. Hume indikas edukadon kaj la unuecon de homa naturo por ekspliki la ĝenerala konsento kiu ŝajnas ekzisti pri belaj objektoj.

Substrekado de la rolo de la individuo en estetika juĝado ne difinas belecon, do Hume daŭrigas per aserto ke la ideo de beleco, kiel eco, estas projekcio de la plezuro kiun produktas objekto. Li skribas: "Plezuro kaj doloro estas ne nur akompanantoj de beleco kaj malbeleco, ili estas la esenco." Tamen, lia difino ne estas akceptita de ĉiuj.

Baumgarten

En sia Metafiziko (1735), kaj poste por la titolo de libro (1850), Alexander Baumgarten proprigis la vorton aesthetica (sentpovo, ricevemo je sentoj) al la studado de arta gusto, aŭ la jam delonge ekzistanta filozofio koncerne sagacan kaj ĝustan sencon pri la kvalitoj kaj mankoj de artaj verkoj.

En § 451 de Metafiziko, Baumgarten difinis bongusto, en ĝia plej larĝa signifo, kiel la kapablo juĝi laŭ la sensoj, anstataŭ laŭ la intelekto. Tia juĝo de gusto, liaopinie, baziĝas sur sentoj de plezuro aŭ malkontento. Scienco de estetiko estus, laŭ Baumgarten, deduktado de la reguloj aŭ principoj de arta aŭ natura beleco surbaze de multaj ekzemploj de individua gusto. Sen tia scienco, ekzistus neniu kialo diskuti arton.

Burke

Edmund Burke distingis en 1757 inter belo kaj sublimo. Por li, la belo estas harmonia kaj alloga, kaj la sublimo estas misproporcia kaj terura. Li asertis ke ĉiu koncepto ekskluzivis la alian. Ĉi tiun distingon diskutis Schopenhauer (en la unua volumo de La mondo kiel volo kaj ideo) kaj Kant (en eseo de 1764, kaj poste).

Kant

Immanuel Kant, en Kritiko de pura racio (1781), nomis Baumgarten kiel respondeca pri la provinceca ideo ke "scienco de bongusto" povus ekzisti. Li skribis: "...tiu klopodo estas senutila. Ĉar koncerne iliajn precipajn fontojn, tiuj supozitaj reguloj aŭ kriterioj estas nure empiriaj. Sekve ili neniam povas servi kiel aprioraj leĝoj al kiuj nia juĝado de gusto devas subiĝi. Male, nia juĝado de gusto konstituas la taŭga testo por la ĝusteco de tiuj normoj aŭ kriterioj."

Malgraŭ tiuj komentoj, en Kritiko de juĝkapablo (1790), li komencis uzi la vorton "estetiko" laŭ la uzado de Baumgarten. Tamen li forte disigis la ideon de beleco kaj la senton de plezuro. Laŭ Kant, beleco estas "kontentigo senpartia"; neniu persona profito kontribuas al la juĝado. Plue li atentigas, ke en iu ajn juĝo ekzistas aserto de universaleco. "Bela estas kio plaĉas universale sen koncepto."

Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri bel(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. 
  • Citaĵo
     Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. 
  • Citaĵo
     Nokte eĉ monstro estas belulo. 
  • "Kiu belo savos la mondon?" skribas Fedor Dostoevskij paroligante Idiotan personulon demandantan al la princo Miskin. Per tiu esprimo la aŭtoro aludas al la elaĉetanta belo de Kristo, kiu, se vive konsiderata, igas la vivon mem bela kaj altruisma.[2]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. lernu.net: Proverboj
  2. La bellezza salvera' il mondo (Dostoevskij) ?