Belo Blato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Belo Blato, serbe Бело Блато, germane Elisenheim, hungare Nagyerzsébetlak [nadjerĵEbetlak] aŭ Szlovák Lízika estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.

Belo Blato troviĝas en (verda) Municipo Zrenjanin en Serbio
Mapo pri municipo Zrenjanin
Luterana kaj katolika preĝejoj de Belo Blato

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Belo Blato situas sur ebenaĵo, inter Tiso, fiŝolagoj kaj Bega, laŭ flankovojoj. Zrenjanin troviĝas 17 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la turka erao germanoj fondis la vilaĝon, poste serboj, slovakoj, hungaroj kaj bulgaroj alvenis. Ĝis mezo de la 20-a jarcento la vilaĝanoj parolis tiujn 5 lingvojn. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Nagybecskerek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Belo Blato 1477 homoj, (583 slovakoj (40 %), 488 hungaroj ((33 %), 128 bulgaroj, 118 serboj, 41 jugoslavianoj, 31 ciganoj, 12 rumanoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]