Bel-Horizonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Belo Horizonte)
Saltu al: navigado, serĉo
Bel-Horizonto
portugale: Belo Horizonte
urbo
Montagem Belo Horizonte.jpg
Bel-Horizonto
Bandeira de Belo Horizonte.png
Flago
Brasao de Belo Horizonte.png
Blazono
Oficiala nomo: Belo Horizonte
Kromnomoj: BH (legu "beagá")
La ĝardena urbo
Belzonti (misparolita, kaŭzita de loka akcento)
Belô
Lando Flago de Brazilo  Brazilo
Subŝtato Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Metropolitana de BH
Mikroregiono Belo Horizonte
Montaro Serra do Espinhaço
Riveroj Ribeirão Arrudas, Ribeirão da Onça, Rio das Velhas
Situo Bel-Horizonto
 - alteco 852,19 m s. m.
 - koordinatoj 19°55′09″S 43°56′19″W  /  19.91917°S, 43.93861°U / -19.91917; -43.93861 (Bel-Horizonto)
Areo 330,9 km² (33 090 ha)
 - de metropolo 9 459,1 km² (945 910 ha)
 - de urbo 282,3 km² (28 230 ha)
Loĝantaro 2 375 151 (2010)
 - de metropolo 5 397 438
Denseco 7 177,85 loĝ./km²
 - de metropolo 571 loĝ./km²
Fondo 1701
Urbestro Marcio Lacerda
Horzono BT (UTC-3)
 - somera tempo BST (UTC-2)
Poŝtkodo 30000-000
Telefona antaŭkodo +55 31
IHD 0,839 - Tre alta
Situo enkadre de Minas-Ĝerajso
Situo enkadre de Minas-Ĝerajso
Situo enkadre de Brazilo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Brazilo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Belo Horizonte
Retpaĝo: www.belohorizonte.mg.gov.br
Portal.svg Portalo pri Brazilo

Bel-Horizonto[1][2]Urbo Bela Horizonto[3] (portugallingve Belo Horizonte, ankaŭ nomata Belô) estas municipo kaj ĉefurbo de subŝtato Minas-Ĝerajso kun 330,23 kvadrataj kilometroj. Bel-Horizonto estis fondita en 1895 por esti ĉefurbo de subŝtato laŭ planmodelo de Vaŝingtono. Ĉar la nova urbo estis tro granda por la komenca loĝantaro, la larĝaj avenuoj ĉiam ŝajnis malplenaj, kaj ne estis teatroj, muzeoj aŭ kinejoj, pro tio oni nomis la urbon "Teda ĉefurbo". Hodiaŭe la urbo havas pli ol 2 milionojn da enloĝantoj.

Esperanto en Bel-Horizonto[redakti | redakti fonton]

Ester Bloomfield gvidis la unuajn Esperanto-kursojn, en Bel-Horizonto. Nur en 20-a jarcento aperiĝis unua organizita esperanto-grupo: Esperantista Klubo, en Bel-Horizonto, en la 13-a de aprilo 1907.

En Bel-Horizonto Esperanto estis disvastigita preskaŭ sole de José Felipe de Azeredo Coutinho ekde lia alveno en tiu ĉi ĉefurbo en 1910. Li propagandis unue inter la klasoj de la latina lingvo, muziko kaj itala lingvo, kiujn li subtenis ĉe la privata kolegio Azeredo. Oni denove fondis, la 17-an de julio 1927, esperantista klubo en ĉefurbo, kiu prenis la allogan nomon Montara Esperanto-Klubo.

Wilson Veado estis unua minasa esperantisto disvastigi Esperanton per radistacio. Studento, advokato, juĝisto, Wilson Veado neniam forlasis Esperanton. Per la apogo de D-ro Couto Fernandes, la 6-an de Marto 1938, per la mikrofono de “PRC-7 Sociedade Rádio Mineira de Belo Horizonte”, li komencas, dimanĉe, dekkvinminutan, unufoje semajnan programon, cele al propagando pri ĉio, kio rilatas al Esperanto.

Post kiam malaperis Montara Esperanto-Klubo kaj Junulara Esperantista Societo oni ne plu aŭdis paroli pri Esperanto; tiel la ekapero de la radio-programo “Momento de Esperanto” fariĝis historia fakto, deirpunkto al la tria periodo de Esperanto-Movado en Bel-Horizonto.

Tiu ĉi tria periodo estis tre fekunda en Bel-Horizonto. Aristóteles Juvenal de Faria Alvim entuziasme gvidas Esperanto-kurson ĉe “União Espírita Mineira” (Minasa Spiritisma Unuiĝo) kaj Wilson Veado daŭre aperigas abundajn noticojn en ĉiuj gazetoj de la ĉefurbo kaj pere de radistaciojMineira” kaj “Inconfidência”.

En Bel-Horizonto de la 14-a ĝis la 21-a de julio 1940, omaĝe al la centjariĝo de la poŝtmarko, okazis la 1-a Regiona Filatela Ekspozicio, organizita de la Filatela Societo de Minas Gerais, dum kiu oni uzis verdan stampilon enhavanta la skribaĵon: 1840–1940 Jarcento de la Poŝtmarko - Filatela Ekspozicio - Minas Gerais - Brazilo. En la supera maldekstra ângulo oni vidas verdan stelon. En la sama jaro oni spektis, en Bel-Horizonto, la filmon “Road to Singapura” (Vojo al Singapuro) en kiu rolis la famaj usonaj aktoroj Bing Crosby, Bob Hope kaj Dorothy Lamour. En tiu filmo ducent figurantoj kantas muzikon kun teksto en Esperanto.

La 4-an de majo 1941, la tiama studento Wilson Veado, kune kun kolegoj de la Jura Fakultato kaj de aliaj superaj lernejoj de Minas Gerais, fondas “Tutamerika Klubo de Universitata Interŝanĝo” cele kulturajn rilatojn de amikeco inter studentoj de superaj kursoj en ĉiuj landoj de Ameriko, uzante Esperanton kiel oficialan lingvon. Oni elstaras, ke la klubo subtenis kulturan interŝanĝon inter studentoj individue, kaj inter universitataj centroj de la tri Amerikoj.

Unua Esperantista Semajno de Belo Horizonte – omaĝo de la urbaj esperantistoj por memorigi plian datrevenon de la forpaso de D-ro Zamenhof, iniciato de Aristóteles Juvenal de Faria Alvim, kun la plej entuziasma akcepto de ĉiuj esperantistoj de la minasa ĉefurbo. La evento, de la 22-a ĝis la 26-a de aprilo 1941, okazis en la Minasa Societo pri Agrikulturo kaj la lokaj gazetoj amplekse anoncis ĉion, kio okazis dum la tuta semajno de la grava evento.

La 14-an de decembro 1941, alvokitaj pere de la tuta gazetaro de la ĉefurbo, kunsidis la esperantistoj de Bel-Horizonto en sidejo de Minasa Societo pri Agrikulturo, celante la reaperigon de la mortinta Montara Esperanto-Klubo, kies asembleo elektis la jenan estraron: Honora Prezidanto: Alberto Couto Fernandes; Prezidanto: Aristóteles Juvenal de Faria Alvim; Vicprezidanto: Luís de Azeredo Coutinho; 1-a Sekretario: Wilson Veado; 2-a Sekretario: Luís Anacleto Silos; Kasisto: Ozanan Gomes; Bibliotekistino: Maria José de Azeredo Pena. De tiam, Bel-Horizonto komencis kalkuki je du esperantaj societoj, Esperanta Grupo Humberto de Campos kaj Montara Esperanto-Klubo, revivita tiam.

En 1945 okazis du gravaj eventoj en Bel-Horizonto: la “Dua Esperantista Semajno” kaj starigo de la radio-programo “Brazila Kroniko”, ambaŭ rezultis de intensa preparado de la popolo, intelektuloj, ŝtataj instancoj kaj de la gazetaro, kio ebligis tre favoran etoson al ĉiuj E-aktivecoj.

Kadre de la “Dua Esperantista Semajno”, por festi la 86-an naskiĝtagon de D-ro Zamenhof, la 15-an de decembro 1945, la esperantistoj de Bel-Horizonto organizis tre interesan programon, kiu okazis ĉe la nobla salono de “Institituto de Blinduloj Sankta Rafaelo”; ĉeestis la eventon krom granda nombro da personoj de la belhorizonta socio ankaŭ ŝtataj reprezentantoj. La programo konsistis el vizito al radistacio “Inconfidência” cele al rigardo de speciala elsendo, ero de tiu grava kultura evento. La gazetoj de la ĉefurbo aperigis abunde informojn pri la okazaĵo.

En 1946, pro la sukceso dela antaŭa jaro, la esperantistoj de Bel-Horizonto decidis okazigi la “Zamenhofan Semajnon”, kiu komenciĝis la 8-an de Decembro ĉe la “Minasa Spiritisma Unuiĝo” kaj finiĝis la 15-an de Decembro ĉe la “Minasa Societo pri Agrikulturo”. Tiam, pluraj prelegantoj tuŝis temojn de ĝenerala intereso pri la Esperanto-Movado.

La 1-a Minasa Konvencio de Esperanto, sendube la plej grava evento de la jaro 1947, en Bel-Horizonto, rezultis de propono farita de la delegito de Internacia Ligo de Esperanto, nuntempe Universala Esperanto-Asocio, ankaŭ delegito de Brazila Esperanto-Asocio, Wilson Veado, kaj realigita okaze de la memoriga festo de kvindekjariĝo de la urbo. La propono estis bonakceptita kaj estis elektita la jena organiza komisiono: Prezidanto: Aristóteles Juvenal de Faria Alvim; Vicprezidanto: Luís de Azeredo Coutinho; Ĝenerala Sekretario: Wilson Veado; 1-a Sekretario: Onésimo Faria; 2-a Sekretario: José de Barros Moreira; 1-a Kasisto: Oscar Coelho dos Santos; 2-a Kasisto: Josefina Schembri.

La evento estis fruktodona; oni sukcesis inkludi la konvencion kadre de la festo de la kvindekjariĝo de la urbo, krome estis eldonita la albumoUrbo Belo Horizonte” pere de IBGE (Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko) en Esperanto.

Ĉeestis la konvencion esperantistoj el pluraj lokoj de la lando, inter ili citindas João Batista de Melo Souza, Mario Ritter Nunes, speciala komisiito de IBGE, Benjamin Colucci kaj Jorge Firmino de Sant’Ana. La ĉefurba gazetaro raportis pri la evento.

La konvencio estis malfermita la 26-an de novembro kaj je la naŭa matene de la sekvanta tago la kunvenantoj ĉeestis inaŭguron de bela promenejo, “Placo Esperanto”, komplezo de la tiama urbestro João Franzon de Lima, kiu disponigis aŭtobusojn al la kunvenantoj.

La 29-an de Novembro, la subŝtatestro Milton Campos akceptis la kunvenantojn en speciala aŭdienco ĉe la nobla salono de la “Palaco de la Libereco”. Solena fermo okazis je la oka vespere de la 29-a de Novembro 1947; tiuokaze uzis la parolon Mario Ritter Nunes, Luís de Azeredo Coutinho, Colombo Etienne Arreluy, Aristóteles Juvenal de Faria Alvim, João Viana, Benedito Colucci, Jorge Firmino de Sant’Ana kaj Cícero Pereira.

Wilson Veado, redaktoro de la ĵurnalo “Estado de Minas”, prezentis kortuŝan omaĝon al la memoro de la ĵurnalisto Ari Teodolino, unu el la pioniroj de E-Movado en Bel-Horizonto. Fine, kiel oficiala oratoro, en la nomo de Gregoriano Canedo, Ĝenerala Direktoro de “Diários Associados”, prelegis Pedro Arnaldo Fulgêncio, Ŝtata Sekretario, kiu konsideris Esperanton kiel altvaloran elementon por la proksimiĝo inter la homoj.

En 1948 ĉiuj klopodoj de la minasaj esperantistoj koncentriĝis en la preparoj por la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazonta la sekvantan jaron en Bel-Horizonto. En 1949 la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto ricevis plenan apogon de la subŝtatestro de la Ŝtato, Milton Campos, kaj de la urbestro de Bel-Horizonto, Otacílio Negrão de Lima.

Ĉar ne eblis inaŭguri statuon omaĝe al la kreinto de Esperanto okaze de la 12-a BKE, kion oni intencis ekde la 1-a Minasa Konvencio de Esperanto, fine, la 15-an de Decembro 1950 oni sukcesis igi unu el la grandaj aspiroj de la minasaj esperantistoj: ĝi estas la unua omaĝo, kiu memorigas la unuan esperantiston de la mondo en Sudameriko kaj Bel-Horizonto tre orgojlas pri tio.

De la 9-a ĝis la 11-a de Decembro 1977 okazis en Bel-Horizonto la Unua Konvencio de la Delegitoj de UEA, sub la gvido de la tiama ĝenerala brazila delegito, Giuseppe Grattapaglia. Partoprenis en la evento: Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Brazila Konsilantaro de Esperanto, Esperanta Instituto pri Edukado kaj la Departemento de Esperanto de Minasa Spiritisma Unuiĝo.

En 1986, D-ro Hélio Fontoura Aderne fondis malgrandan Esperanto-muzeon per materialo kolektita de li veninta el 13 landoj kaj 21 brazilaj subŝtatoj.

Dum la tuta jaro 1993 funkciis en la ŝtata lernejo Barão de Macaúbas, kun la apogo de la Sekretariejo pri Edukado, Esperanto-kurson sub la gvido de Alberto Luiz M. Chueiri.

La 10-an de decembro 1995 Disvastiga Esperanto-Grupo, sub la gvido de Alberto M. Chueiri, liveris diplomon al 16 lernantoj de la baza kaj daŭriga kursoj.

En 1996, dudek unu lernantoj ricevis atestilojn de la baza kurso de Esperanto, liveritaj de Minasa Spritisma Unuiĝo. La notico aperis en la ĵurnalo “O Espírita Mineiro” (La Minasa Spiritisto).

En la sama jaro Disvastiga E-Grupo okazigis feston honore al la naskiĝdato de D-ro Zamenhof.

En la kvartalo “Venda Nova” D-ro Hélio Fontoura Aderne okazigis de la 13-a ĝis la 18-a de decembro 1998 esperantan ekspozicion omaĝe al Esperanto-Tago.

En 2003 tie okazis la 38-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Revuo Esperanto UEA
  2. Dilma Rousseff estas la unua virina prezidanto de Brazilo Brazila Esperanto-Ligo
  3. La Juna Vivo UEA, Mar. 1951