Belogradĉik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Belogradĉik (prononco [ˌbɛɫoɡrɐˈtʃik]; bulgare Белоградчик) estas urbeto en nordokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la oblasto Vidin, kaj estas ties dua plej granda urbo laŭ nombro de loĝantoj. La urbonomo venas de Belo = blanka kaj Grad = burgo (hodiaŭa signifo estas: urbo). La nomo signifas blanka burgo kaj respegulas la aspekton de fortikaĵo. La urbo situas ĉ. 180 km nordokcidente de Sofio, 70 km nordokcidente de Montana, 50 km sudokcidente de Vidin. La sekva fervoja aliĝejo troviĝas 12 km sudokcidente ĉe Oreŝez.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas je 520 m super marnivelo inter la montaraj etendaĵoj de Veneza kaj Vedernik. En la ĉirkaŭo de la urbo troviĝas ĉ. 10 km longa kaj 2 km larĝa roka areo kun pli ol 200 malgrandaj rokturoj el ruĝaj konglomerata rokaĵo.

Panorama foto pri la rokoj ĉe Belogradĉik, dum vesperiĝa lumo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo Kaleto
  • Fortikaĵo Kaleto, la fortikaĵo troviĝas en sudokcidento de la urbo (Kale estas la truka vorto por fortikaĵo)
  • Natura muzeo, situas sudoriente, ioemete ekster la loko
  • kaverno Magura, 2,5 km longa
  • Historia muzeo, en domo de familio Panovi (konstrua memoriĝajo el 1810)
  • Observatorio kun unu el la plej grandaj lornoj en Bulgario
  • Preĝejo St. Georgo, konstruita en 1868

Historio[redakti | redakti fonton]

La romia imperio konstruis tie jam en la 1-a jarcento fortikaĵon en la rokoj. Tiun detruis, rekonstruis plurfoje Bizancio, bulgaroj kaj turkoj. La urbon ĉe piedoj de la fortikaĵo mencias dokumento unuafoje en 1454. La hodiaŭ fortikaĵon pret-konstruis en 1850 la turka reganto sultano Abdülmecit la 1-a. La mizeriga ekspluatado de la loka loĝantaro kondukis en la sama jaro al kamparana ribelo, kiun venkis la turkoj. En la hodiaŭa epoko, Belogradĉik evoluas pli kaj pli al turisma centro. Ekde la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento, la ĉirkaŭaj rokoj evoluis al populara grimpadejo.