Belokuriĥa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Belokuriĥa
ruse: Белокуриха
urbo
Белокуриха, Алтайский край. Вид на город 03.jpg
Vido al Belokuriĥa sur monto Cerkovka
Coat of Arms of Belokurikha.svg
Blazono
Oficiala nomo: Белокуриха
Lando Flago de Rusio  Rusio
Regiono Altaja regiono
Provinco Smolenskij distrikto
Rivero Belokuriĥa
Situo Belokuriĥa
 - koordinatoj 52°00′00″N 84°59′00″E  /  52°N, 84.983333°O / 52; 84.983333 (Belokuriĥa)
Areo 92,0 km² (9 200 ha)
Loĝantaro 14 517 (01.01.2010)
Denseco 157,79 loĝ./km²
Unua skribmencio 1803
 - Urba statuso 1982
Urbestro Kamenev Aleksandr Filipoviĉ
Horzono OMST (UTC+6)
 - somera tempo OMST (UTC+7)
Poŝtkodo 659900
Telefona antaŭkodo +7 38577
Kodo de OKATO 01404
Aŭtokodoj 22
Situo de Belokuriĥa enkadre de Rusio
ButtonRed.svg
Situo de Belokuriĥa enkadre de Rusio
Situo de Belokuriĥa enkadre de Altaja regiono
ButtonRed.svg
Situo de Belokuriĥa enkadre de Altaja regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Belokurikha
Retpaĝo: belokuriha-gorod.ru

Belokuriĥa (ruse Белокуриха) estas urbo en Altaja Regiono en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en 2005) estas 01404.

La urbo estis fondita en la dua duono de la 19-a jarcento (unua mencio — 1803).

Ĝi havas statuson de urbo ekde 1982.

La interurba telefona kodo estas 38577, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 3 horoj (en 2005).

En 2002 la urbo havis 14.5 mil loĝantojn.

Fiziko-geografia karakterizo[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urbo lokiĝas en sud-orienta parto de Altaja Regiono en la valo de rivero Belokuriĥa, je 240—250 metroj sur mara nivelo apud piedo de la monto Cerkovka. Plej proksimaj grandaj urboj estas Bijsk (65 km), Barnaul (236 km).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimato de Belokuriĥa karakteriziĝas per alta por Siberio mezejara temperaturo de aero kaj precipe malventa vetero. Ne estas grandaj diferencoj de atmosfera premo. Sumo de sunaj tagoj da jaro preskaŭ egalas al tiu de kuraclokoj de Krimeo kaj Kaŭkazio. Sunaj tagoj da jaro - 260. Atmosferaj akvoj - ĝis 800 millimetroj.

Printempo komenciĝas frue kaj vetero estas varma.

Somere estas konstanta varma vetero. Suno lumas 1900-2000 horojn jare. Meza temperaturo de julio estas +18 °C, +20 °C. Somere atmosfera premo estas 733 mmHg.

Aŭtuno ankaŭ estas varma, pluvoj malmultas. Neĝas ekde novemro aŭ decembro.

Vintre meza temperaturo egalas al -15,9 °C, foje tre frostas — ĝis -35 °C, -40 °C.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1920-aj jaroj oni establis kuraclokan loĝlokon sur loko de la vilaĝo Novobelokuriĥa. Ĉi tie oni konstruis kontoron, manĝejon, kuracejon kaj sunejon, sed en 1928 oni konstruis akvokuracejon enhavata 24 banujojn kaj poliklinikon. De 1931 ĝis 1934 oni konstruis lignan dormejon. Ĉi tie ripozis gvidantoj de la ŝtato kaj loĝis la rusa verkisto Konstantin Georgieviĉ Paustovskij.

En 1942 oni evakuis Tutsovetian pioniran tendaron Arteko en Belokuriĥa.

Unuan sanatorion "Metallurg" (ruse Металлург) oni konstruis en 1961, sed nun ĝia nomo estas "Edem" (ruse Эдем). Gastoj kuraciĝas kaj ripozas tie ekde 1960-aj jaroj.

Kuracaj faktoroj[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mezjara temperaturo de aero estas +4 °C. Milda vintro, ne varma somero, varma vetero je printempo kaj aŭtuno, mallongaj frostagoj je vintro - tia klimato kontribuas aktivigadon procezoj de metabolo ĉe malsanuloj kaj hardas organismon.

Monta aero[redakti | redakti fonton]

Facilaj aereroj estas ĉefa kuraca komponento de monta aero. En Belokuriĥa estas facilaj aereroj de 1014 ĝis 2400, ke duoble pli ol en fama kuracloko Svislanda urbo Davos(1006). Granda koncentrado de jonoj, precipe sur montaj terasoj, pozitive influas sanon de malsanulo kaj altigas nivelon de sano.

Termika akvo[redakti | redakti fonton]

Fontojn de Belokuriĥa oni nomigas kiel termika azot-silocia akvo. Termika akvo eliĝas kun temperaturo 30 °C kaj 42 °C. En ĝi estas iomete da radono, multe azoto, fluoro kaj Silicia acido kaj ankaŭ aliaj mikroelementoj. Akvo estas alkala kaj minerala.Oni uzas ankaŭ kurackoton de salaj lagoj de Altaja regiono.

Kuracado kaj ripozado[redakti | redakti fonton]

Nuntempe kuracloko de Belokuriĥa povas enspaci samtempe pli 5 mil ripozantoj. En urbo laboras 19 sanatorioj kaj kuracejoj por 5000 homoj. 27 tipoj de banterapio kun minerala kaj trinkebla akvo.

Montskia sporto[redakti | redakti fonton]

Komence 2010 en teritorio de kuracloko oni konstruis tri montskian deklivon:

1. "Katunj" (ruse "Катунь") — centrala deklivo de kuracloko, ĝi lokiĝas apud hotelo "Blagodatj" (ruse "Благодать"), sanatorioj "Katunj" (ruse "Катунь") kaj "Sibirj" (ruse "Сибирь"). Longeco de deklivo estas 800 metroj.

2. "Severnij" (ruse "Северный" — 2 minutoj ĝis ĝin de pinto de deklivo "Katunj" (ruse "Катунь"). Pli mallarĝa deklivo, longo estas 650 metroj.

3. "Cerkovka" (ruse "Церковка") — la deklivo lokiĝas sur monto "Cerkovka" (ruse "Церковка"), oni supreniĝas per fotela levilo (proksimume 25 minutoj). Longeco de deklivo estas 2600 metroj.

Laŭ reguloj dum temperaturo malpli 26 °C la levilo ne funkcias.

Kaŭzo de klimato, montskia sezono komenciĝas de komenco decembro kaj finiĝas ĝis fino de marto. Nivelo de neĝa kovro meze estas 1 metro.