Belorusa Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belorusa Soveta Socialisma Respubliko
1-a de januaro 1919 – 25-a de aŭgusto 1991

Respublikoj de Sovetunio • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
10 300 000
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Akordo de Minsko • SovetunioTraktato pri kreado de SovetunioUnuiĝintaj NaciojUnesko

vdr

La Belorusa Soveta Socialisma Respubliko (ruse Белорусская Советская Социалистическая Республика, beloruse Беларуская Савецкая Сацыялістычная Рэспубліка) estis unu el la kvar membroj fondintoj de Sovetunio en 1922, kune kun la SSR Ukrainio, la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko kaj la SFSR Rusio. Ĝi troviĝis en la okcidenta zono de Sovetio kun la grupo de orient-eŭropaj sovetaj respublikoj kaj ĝia ĉefurbo estis Minsko. Ĝi estis findita je la 1-a de januaro 1919.

BSSR estis membro fondinto de Unuiĝintaj Nacioj kaj membro de sep Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj. Krom la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko estis unu el tri Respublikoj de Sovetunio estantaj subjekto de internacia juro.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Naciecoj (laŭ soveta popolnombrado el 1959):

Grandaj urboj:

Historio[redakti | redakti fonton]

Sekve de la ĥaoso de la Unua Mondmilito kaj la Oktobra Revolucio, la 25-an de marto 1918 okazis proklamo de belorusia sendependeco disde Rusio. Sed la sendependa Belorusa Popola Respubliko daŭris malpli ol jaron. Iom post iom ankaŭ en Belorusio realiĝis bolŝevisma revolucio. La 1-an de januaro 1919 en Smolensko estis proklamita Belorusia Unia Socialisma Respubliko kaj la 5-an de januaro 1919´la Ruĝa armeo de Sovetunio konkeris Minskon. Duafoje Belorusa soveta socialisma respubliko estis proklamita la 31-an de julio 1920, kaj la 30-an de decembro 1922 la respubliko aliĝis al Sovetunio, kies parto ĝi restis ĝis la jaro 1991.

La 14-an de novembro 1939 prezidiumo de la Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko dekretis pri enkorpigo de Okcidenta Belorusio (parto de la polaj Orientaj Limregionoj).

Julie 1990 BSSR proklamis deklaracion de suvereneco. La 8-an de decembro 1991 en vilaĝo Viskuli apud Bresto ĉe Okcidenta Bugo okazis dissolvo de Sovetunio surbaze de interkonsento de Białowieża, en la Arbaro de Białowieża, BSSR ĉesis ekzisti, transformiĝis al sendependa Belorusio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]