Belorusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko Belorusio
Рэспубліка Беларусь
Respublika Belarus

Detaloj Detaloj
Nacia himno: My, biełarusy
suverena ŝtatounueca ŝtatosociala ŝtatolandolando sen maralirorespubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Minsko (1.717 mil ab.)
Oficiala(j) lingvo(j) belorusa lingvo, rusa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) belorusa
rusa
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksuloj 70%
katolikoj 20%
Areo 207,59 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 10.293.011 (1-a de januaro 2024)
Loĝdenso 49 loĝ./km²
Loĝantoj Belorusoj
Horzono +3
Interreta domajno by
Landokodo BY
Telefona kodo +375
Plej alta punkto Dzerĵinskaja Hara
Plej malalta punkto Nemunas
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Aleksandro Lukaŝenko
Ĉefministro Mikaelo Mjasnikoviĉ
Nacia tago 3-a de julio, tago de la liberiĝo el Nazia Germanio, 1944; adoptita en 1996
Sendependiĝo disde Sovetunio deklarita 3-a de julio 1990
rekonita 25-a de aŭgusto 1991
Ekonomio
Valuto Belorusa rublo (BYR)
MEP laŭ 2007
– suma $105,292 miliardo
– pokapa $ 10.948
vdr

BelorusioBelorusujo (ankaŭ estas uzataj la formoj Belarusio respektive Belarusujo kaj malpli ofte Bjelorusio / Bjelorusujo, beloruse Беларусь/Bjelarus, ruse Белоруссия/Bjelorussija[noto 1]) estas ŝtato en orienta Eŭropo, kiu limas kun Pollando, Ukrainio, Rusio, Latvio kaj Litovio.

Ĉefaj informoj

Geografio

Baraĵlago Vaskowskae
Ĉevaloj en la kamparo ĉe Minsk

La plej granda okcident-orienta etendiĝo de la lando sumiĝas 650 km – nordsuden estas 560 km. Inter eŭropaj ŝtatoj Belorusio okupas la 13-an rangon laŭaree kaj estas tiel la plej granda enlanda ŝtato, kiu tute situas en Eŭropo.

La landlimoj al Rusio kaj Ukrainio longas ĉ. 1000 km kaj enhavas du trionojn de la tuta linlinio, dum kio la resta triona limsekcio estas la limo kun Pollando, Litovio kaj Latvio. La limpaso estas malregula kaj nur al Pollando ĝi parte sekvas akvejojn (Bug), precipe tamen trans marĉo- kaj montetaro.

Jen la distancoj ekde la ĉefurbo Minsk ĝis la ĉefurboj de la najbarŝtatoj:

Belorusio situas en la orienteŭropa ebenaĵo kaj estas trairata de montetoĉenoj de glaciepokaj finmorenoj (belorusia altaĵodorso) kaj larĝaj, krudaj riveroj. Ĉ. 70 % de la lando senakvigas suden al Pripjat kaj al Dnepro, kiu plufluas tra Ukrainio en la Nigran Maron.

En la sudo situas la Palesje-marĉoj (ruse: Polesje). 30 % dela lando estas arbaraj. En la arbaroj vivas cervoj, kapreoloj, alkoj, ursoj, lupoj, ermenoj, meloj, vulpoj kaj sciuroj. La plej elstara altaĵo estas la Dzerĵinskaja Hara (345 m) en la belorusa altaĵodorso, la plej malaltaj river-malaltaĵoj situas ĉ. 50 metrojn super marnivelo.


La plej grandaj riveroj de Belorusio estas Dnepro (beloruse: Dnjapro), Beresina (beloruse Bjaresina), Pripjat (beloruse Prypjaz), Nemuno (beloruse Njoman) kaj Okcidenta Dvina. ne granda, sed grava kiel limo kun pollando kaj per tio kun EU estas la rivero Bug. La plej granda lago estas la Naraĉ en la nordo de la lando, proksime al la landlimo kun Litovio.

Belorusio havas klasikan kontinentan klimaton kun malvarmaj, neĝozaj vintroj kaj aridaj someroj. La (centre situanta) ĉefurbo Minsk travivas oftajn precipitojn.

Loĝantaro

Venkoplaco en la ĉefurbo Minsk

Belorusio havas 9,7 milionojn da loĝantoj (takstite en 2005). En la multetna kaj multkonfesia lando kunloĝas homoj el pli ol 100 naciecoj.

Etnaj grupoj

Malgraŭ la enmigrado de multaj rusoj kaj la deportado de dekmiloj de belorusoj sub Josif Stalin la parto de belorusoj estas ĉ. 81,2 %. La plej granda minoritato estas la rusoj kun 11,4 %, sekvataj de 3,9 % poloj kaj 2,4 % ukrainoj. multaj aliaj etnaj grupoj dividas inter si la restajn 1,1 %, inter ili latvoj, ciganoj (k.a. jerloj), litovoj, slovakoj, selonoj, jatvingoj, moldavoj (rumanoj), rutenoj kaj germanoj.

Konfesioj

La plej granda konfesio en Belorusio estas la ortodoksa kristanismo, al kiu apartenas ĉ. 80 % de la loĝantaro – antaŭ ĉio belorusoj, ukrainoj, moldavoj kaj rusoj. Krome grupoj de ortodoksaj rutenoj, kiuj enmigris tien el la Karpatoj pro persekutoj fare de la katolikoj. La restaj 20 % de la loĝantaro disdividas sin sur plurajn konfesiojn (inter ili romkatolikaj, protestanaj, judaj kaj muzulmana).

Romkatolikaj (t.e. katolikoj de latina rito) estas la plej multaj poloj kaj litovoj samkiel la belorusoj en la okcidento kaj nordo de la lando. Entute la romkatolika eklezio ampleksas laŭ propraj deklaroj ĉ. 10 % de la loĝantaro.[1] Ekzistas malgranda minoritato de grekkatolikaj kristanoj de ĉ. 10 000 anoj. La latvoj kaj ciganaj grupoj kiel ekz. jerloj (ankaŭ sintioj, lovaraoj, manuŝoj, romaoj kaj kalderaŝoj) anas la evangelan-luteran eklezion, same kiel slovaka minoritato, kies prapatroj fuĝis post la Tridekjara Milito al Belorusio. Entute 2,6 % de la homoj estas luterevangeliaj. La plej multaj germanoj estas reformite evangelaj, kaj la selonoj precipe valdenanoj.

Belorusio estas unu el la landoj plej grave suferintaj de la gentoekstermo kontraŭ la judoj sub la nazioj. Antaŭe ĉi tie loĝis granda juda loĝantogrupo.

Loĝantarstatistiko

Loĝantarevoluo de Belorusio ekde 1960 ĝis 2010

La kreskado de la loĝantaro nuntempe sumiĝas je ĉ. -0,15 %. La ekspekto en la loĝantaro situas je ĉ. 68,14 jaroj, ĉe viroj 62,06 jaroj kaj ĉ inoj 74,52 jaroj. La kvoto de alfabetigo atingas kun 98 % preskaŭ eŭropan normon.

Plej grandaj urboj

(Loĝantoj 1-an de januaro 2004)

Historio

La slavoj kaj baltoj okupis la teritorion de moderna Belorusio inter 6 kaj 8 jarcentoj. En 9-10 jarcentoj ŝprucis la unuaj belorusaj ŝtatoj - estas Polacka, Turaŭa, Smolenska kaj aliaj princlandoj.

En la 13-a jarcento la belorusaj teritorioj iĝis la bazon de la Granda Duklando de Litovio (Litvo). Navahrudak (estas en la Hrodna regiono de Belorusio) estis la unua ĉefurbo de la Granda duklando. La ŝtato ankaŭ inkludis la teritorioj de hodiaŭa Litovio kaj (parte) Ukrainio.

En 1569 la princlando kunigita kun Pollando en la pola-litova Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

En 1795, post la dispartigo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj, Belorusio estis aneksita de Rusa imperio.

En 1918-1919 en Belorusio estis proklamita sendependeco de Rusio kaj fondiĝis Belorusa Popola Respubliko. Post foriro de germanaj okupaciaj trupoj, la teritorion okupis la Ruĝa Armeo. Sed jam en februaro de la jaro 1919 okazis invado de la pola armeo; la sovetunia potenco estis restarigita nur jaron poste, en 1920. Laŭ la Riga packontrakto de la jaro 1921, Pollando havigis al si teritoriojn kun ĉefe belorusa loĝantaro oriente de la Curzon-linio, (tiel nomata Okcidenta Belorusio). En 1922 fondiĝis la Belorusa SSR, fondoŝtato de Sovetunio. En septembro 1939, rezulte de nazia kaj soveta invado en Pollandon, la Okcidenta Belorusio estis aligita al Sovetunio ĝenerale laŭ la Curzon-linio, krom la regiono de Bjalistoko (la urbo kaj siaj ĉirkaŭaĵoj estis aligitaj al Sovetunio).

Dum 1941-1944 Belorusio estis okupita de faŝista Germanio. En 1945 la Belorusa SSR fariĝis fondomembro de la Unuiĝintaj Nacioj. En 1991 Belorusio deklaris sendependecon de Sovetunio. La Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) estis fondita en Minsko je la fino de la jaro 1991.

Ekde la 2-a de aprilo 1997 Belorusio estas parto de la Unio de Rusio kaj Belorusio, ŝtata institucio, kiu neniam estis finrealigita (oni planis komunan valuton, dogansistemon, konstitucion ktp.).

Simboloj de Belorusio

La blanka-ruĝa-blanka flago
La blazono "Pahonja"

Historiaj naciaj simboloj de Belorusio estas blanka-ruĝa-blanka flago kaj la blazono "Pahonja". De 1991 ĝis 1995 ĉi tioj simboloj estis la ŝtataj simboloj de Belorusio. En 1995 iniciative Lukaŝenko okazis referendumo, kaj bazante sur rezulto de ĝi Belorusio nun reuzas iom aliigitajn simbolojn de la BSSR (oni nur forigis rikoltilon kaj martelon). Eble, Belorusio estas la plej fidela eksa ano de Sovetunio (krom Ĉednestrio), sed ankaŭ la plej malamata de NATO.

Naŭ blanka-ruĝa-blanka flago kaj blazono "Pahonja" aktive estas uzataj de la belorusa demokratia opozicio.

Administracia divido

Regionoj de Belorusio

Belorusio konsistas el 6 regionoj kaj 1 municipo:

  1. Bresta regiono, centro: urbo Bresto
  2. Vicebska regiono, centro: urbo Vicebsko
  3. Homela regiono, centro: urbo Homel
  4. Hrodna regiono, centro: urbo Hrodno
  5. Mahilova regiono, centro: urbo Mahilovo
  6. Minska regiono, centro: urbo Minsko
  7. la ĉefurbo Minsko

Ĉiu regiono (beloruse: вобласьць, [voblasc]) estas dividita je distriktoj (beloruse: раён, [rajon]). Entute estas 118 distriktoj.

Notoj

  1. Prononco en la rusa [bjelaRUsija]; foje oni ankaŭ en la rusa uzas la origine belorusan formon Беларусь.

Referencoj

  1. laŭ catholic.by en la lando estas 1 402 605 romkatolikoj (citita la 4an de julio 2013)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj