Belsoneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Belsoneco (aŭ fake eŭfonio, de la greka vorto εὐφωνία, eufōnía) estas esprimo uzata kaj en la muziko kaj en lingvoscienco por la beleco aŭ agrableco de la sono de parolo, vorto, esprimo, prononco, melodiokanto. Tio estas iom subjektiva afero kaj kaŭzas ĝin la konvena proporcio aŭ grupiĝo de vokaloj kaj konsonantoj. Tamen kelkaj lingvistoj argumentas, ke certaj sonŝanĝoj okazas pro belsoneco.

Male malbelsoneco (kaj fake kakofonio, de la greka vorto κακόφωνία, eufōnía) estas la malbeleco aŭ malagrableco de sonoj. En la muziko oni kutime konsideras melodion kun dissonantaj tonoj malbonsona.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]