Beltline

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beltline
angle: Beltline
kvartalo
Beltline en Kalgario
Oficiala nomo: Beltline
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Alberto
Regiono Kalgaria Regiono
Urbo Kalgario
Transporto -
 - fervojo Kanad-Pacifika Fervojo
Konataj lokoj Muzeo Glenbow, Fortikaĵo Calgary
Universitato Universitato de Kalgario
Rivero Elbow
Situo Beltline
 - alteco 1 050 m s. m.
 - koordinatoj 51° 02′ 23″ N 114° 07′ 17″ U / 51.03972 °N, 114.12139 °U / 51.03972; -114.12139 (mapo)
Loĝantaro 17 818 (2011)
Fondita 1905
Horzono UTC (UTC-7)
 - somera tempo UTC (UTC-6)
Poŝtkodo T3C, T2R
Telefona antaŭkodo +1-403, +1-587
Festivaloj Kalgaria Stampedo
Zoologia ĝardeno Kalgaria Zoo
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Kalgario
Situo enkadre de Kalgario
Situo enkadre de Kalgario
Vikimedia Komunejo: Calgary
Retpaĝo: www.beltline.ca
Distrikto Victoria Park prenis sian nomon de Reĝino Victoria, bildigita supre sur monumento por memorigi pri la Dua Bura Milito. La monumento, montrita supre, troviĝas en distrikto Beltline, kiu formiĝis per kunigo de la distriktoj Victoria Park kaj Connaught

La Beltline estas regiono de centra Kalgario (Alberto, Kanado) situanta tuj sude de la kalgaria urbocentro (sude de 9-a avenuo kaj la trakoj de la Kanad-Pacifika Fervojo). La suda limo de la kvartalo estas la populara 17-a avenuo, la okcidenta limo 14-a strato okcidenta, kaj la orienta limo la rivero Elbow. Kiam la regiono kaj la plano pri ĝia renovigo kreiĝis en 2003, ĝi kunigis la urbocentrajn kvartalojn Victoria Park kaj Connaught. En 2006 loĝis en la Beltline kaj ĝiaj distriktoj 16.662 homoj.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Ene de la limoj de la Beltline estas pluraj urbaj distriktoj, inter ili Midtown, la Desegnodistrikto, Komerc-Reviviga Zono Victoria Crossing (Victoria), la KRZ de la Kvara Strato (plejparte en Mission), la KRZ de Uptown 17-a avenuo, la Staplodistrikto, kaj parto de la Riverodistrikto.

Riverodistrikto[redakti | redakti fonton]

La orienta parto de la Beltline estas parto de la granda Riverodistrikto. En ĉi tiu regiono estas la orienta parto de la Beltline (tiu parto kiu iam estis Victoria Park), la urbocentra kvartalo Urbocentro Orienta, la Stampedejo, la Kalgaria Zoo, kaj Fortikaĵo Calgary. Kiel la Beltline, Urbocentro Orienta estas fokuso de grandaj renovigaj iniciatoj, tiel ke la Riverodistrikto estas loko por multe da nova kaj kaj renovigita evoluo. Iam Urbocentro Orienta estis konsiderata nedezirinda loko, ĉefe pro ĝia proksimeco al la ununura restanta industria tereno en la kalgaria urbocentro kaj al la fervojo. Nuntempe estas en Urbocentro Orienta multaj problemoj pro drogoj kaj prostituado. Inter la renovigaj planoj de Kalgario estas la lokigo en la Riverdistrikto de granda urbocentra kampuso por la Universitato de Kalgario.

17-a Avenuo[redakti | redakti fonton]

La 17-a Avenuo, je la suda limo de la distrikto Beltline, jam establiĝis kiel vigla regiono de diversaj uzoj. La distrikto Uptown 17-a Avenuo estas unu el la Komerc-Revivigaj Zonoj de Kalgario. Kun densa koncentriĝo de drinkejoj, restoracioj, noktejoj, kaj butikoj, la avenuo estas esence la "festostrato" de Kalgario. Malantaŭ ĉi tiu zono de vigla komerca evoluo estas loĝdistriktoj. La strato finiĝas en la oriento ĉe la Stampedejo; pro tio la festa etoso kiu sentiĝas ĉie en la urbo dum la Kalgaria Stampedo manifestiĝas forte ĉe la 17-a avenuo. Oni donis al la avenuo la kromnomo "Ruĝa Mejlo" en 2004 dum la finaloj de la Nacia Hoke-Ligo en kiu partoprenis la Kalgaria teamo, la Calgary Flames. Tiutempe oni ne malofte vidis pli ol 100.000 subtenantojn sur la avenuo kaj en ĝiaj drinkejoj dum la vesperoj kiam ludis la teamo.

Midtown[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ grava, la distrikto Midtown kiu konsistigas la nordan parton de Beltline spertas sian propran spronon je evoluado. Oni planas konstrui iujn el la plej altaj kaj densaj loĝkompleksoj ĝuste en ĉi tiu distrikto. Tiu evoluado fokusiĝas ĉe la ĉefa strato, 10-a avenuo - renomota Bulvardo Jack Long (angle Jack Long Memorial Boulevard) - kaj oni eble faros tramlinion tie.

Reevoluigo[redakti | redakti fonton]

La distrikto Beltline estas kvartalo spertanta fortajn ŝanĝojn. Kune kun la Riverdistrikto kaj Urbocentro Orienta ĝi estas la fokuso de ambicia urboplana kaj urborenoviga projekto, per kiu la municipa registaro planas pligrandigi la loĝdensecon de centra Kalgario. Oni volas ke la distrikto servu al diversaj celoj, kun konstruaĵoj por komercaj servoj intermiksitaj kun kundomaroj kaj loĝturoj. Multaj ĉi tiaj loĝstrukturoj jam ekkonstruiĝis kaj ankoraŭ pliaj estas planataj.

La plimulto de la nova konstruado nuntempe fokusiĝas en Victoria. Multaj (iamaj) konstruaĵoj de la distrikto jam malkonstruiĝis por fari lokon por kelkaj grandaj kundomaraj projekto kaj pligrandigo de la Stampedejo. Kiel sekvo, la loĝantaro de Beltline fakte iom malkreskis depost 2003.

Beltline ankaŭ estas unu el la plej histori-plenaj urbopartoj, ne nur pro tio en ĝi estas du el la plej malnovaj kvartaloj de Kalgario, sed ankaŭ pro tio ke en ĝi estas la Stampedejo, al kiu venas kadre de la Kalgaria Stampedo pli ol 1,25 milionoj da vizitantoj ĉiujare. Bedaŭrinde, ĝi ankaŭ estas urboparto kiun, ĝis lastatempe, plejparte neglektis kaj la registaro de Kalgario kaj ĝiaj loĝantoj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Lernejo Victoria (nun fermita) ekzempligas la konstruadon per sabloŝtono kutima en ĉi tiu distrikto komence de la 20-a jarcento. Ĝi nun estas en la oficiala listo de historiaj konstruaĵoj.

En la Beltline mem ne estas mezlernejoj, sed la Mezlernejo Western Canada lokiĝas ĉe 17-a avenuo, je la suda limo de la komunumo, kaj ĝi edukas la infanojn de la distrikto. Unu straton for de la distriktolimo troviĝas Mezlernejo de St. Mary en kiu edukiĝas la plimulto de la Rom-katolikaj mezlernejanoj de Beltline.

Sociaj temoj[redakti | redakti fonton]

Estas granda diverseco inter la ekonomiaj grupiĝoj en ĉi tiu komunumo. Pro renovigo de la distrikto enloĝiĝas homoj de la mezaj kaj supraj soci-ekonomiaj tavoloj proksime al la urbocentro [1] Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine, sed homoj de la malsupra soci-ekonomia tavolo ankoraŭ konsistigas grandan parton de la loĝantaro. Tie la bonfarta asocio Calgary Mustard Seed Ministry havas la due plej grandan tranoktejon de Kalgario por senhejmuloj. Tie ankaŭ estas multaj malbone prizorgataj kaj disfalantaj konstruaĵoj kun malaltaj lupagoj. Precipe la distrikto Victoria Park estas en tre malbona kondiĉo pro tio ke la urbo decidis tie limigi evoluadon de terenoj bezonataj por pligrandigo de la Stampedejo [2] Arkivigite je 2005-03-13 per la retarkivo Wayback Machine. Posedantoj de ĉi tiuj terenoj ĝenerale ne interesiĝis plibonigi konstruaĵojn baldaŭ malkonstruotaj. Sekve plurajn el ĉi tiuj konstruaĵoj povis kontraŭleĝe okupi senhejmuloj, droguloj, kaj prostituitinoj. Depost kiam la urbo finis aĉetadon de terenoj kaj findecidis pri la uzado de la diversaj terenoj, ĉi tiu situacio multe pliboniĝis.

Distrikto Victoria Park estas tradicie ligita kun droguzado kaj prostituado (ankaŭ prostituado de infanoj). Ĉi tiu problemo daŭre manifestiĝas en la orienta parto de Beltline. Oni penis solvi la problemon de surstrata uzado de drogoj, kaj la provinco Alberto funkciigas metadonan klinikon tiuregione [3]. La kliniko ĝis nun havis kaj pozitivajn kaj negativajn efikojn en la komunumo. Spite al penoj solvi ĉi tiujn problemojn, kaj loĝantoj de la distrikto kaj vizitantoj al ĝi daŭre ricevas nepetitajn proponojn pri aĉetado aŭ vendado de drogoj kaj/aŭ sekson multe tro ofte.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Urbocentro Okcidenta Kalgaria urbocentro Urbocentro Orienta
Sunalta
Scarboro

North
West  Beltline  East
South

Inglewood
Bankview Mount Royal Cliff Bungalow, Mission