Beluĥo
Belugo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Delphinapterus leucas (Pallas, 1776) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivregiono de Belugo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Belugo (Delphinapterus leucas) estas cetaco, kiu loĝas en la Arkto. Ankaŭ ĝi estas nomita Mara Kanario aŭ Blanka Baleno. Plenkreskaj belugoj estas facile identigeblaj disde ceteraj balenoj per la blanka koloro de la korpoj.
Priskribo de la korpo
Belugido estas 1,5 metrojn longa kaj 80 kilogramojn peza. Ĝia haŭto estas mallume bruna kun roza nuanco. Juna belugo havas pli palan haŭton. La longeco de plenkreska belugo estas inter 3 kaj 5 metroj, kaj ĝia pezo inter 400 kaj 1.600 kilogramoj. La haŭto de plenkreskulo estas blanka aŭ blanka kun flava nuanco. Belugoj havas 16-22 dentojn.
Belugoj ne havas dorsan naĝilon aŭ dorsan kreston. Multaj Belugoj havas longajn cikatrojn sur sia haŭto pro atakoj de polusaj ursoj.
Konduto
Belugoj estas tre sociemaj, vivas en grupoj de 5-20 membroj. Ili ellasas multajn aŭdeblajn bruojn en la formo de knaroj, klaketoj kaj ploregoj. Belugoj ankaŭ partoprenas en gardista saltado.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.wdcs.org/dan/publishing.nsf/allweb/1B8A4EB4B9FA1BBF80256D11004B2EA2 greke http://www.jparsons.net/whale greke http://www.waarneming.nl/wn.php greke http://www.waarneming.nl/kaart.php?id=9093
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA