Belváros-Lipótváros
Belváros-Lipótváros estas la 5-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: interna urbo-Leopoldourbo. Tiu malgranda distrikto estas koro de la ĉefurbo, tie estas la administra centro de Hungario.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- poŝtkodoj: 1051-1056
- areo: 3 km²
- loĝantaro: 27 000
- koordinatoj: 47°30′N 19°02′O / 47.5°N, 19.033°OKoordinatoj: 47°30′N 19°02′O / 47.5°N, 19.033°O
[redakti] Situo
Distrikto Belváros-Lipótváros situas centre en la ĉefurbo laŭ maldekstra bordo de Danubo sur ebenaĵo.
[redakti] Historio
La romianoj havis tie gravan bazon por defendi Panonion. Dum dominado de hungaroj precipe komercistoj vivis tie. La loko iĝis libera reĝa urbo nomata Pest havanta urbomuron, ankaŭ nun kelkloke restanta. La Malgranda Bulvardo sekvas la iaman urbomuron. Dum regado de turkoj (1541–1686) la urbo ne senhomiĝis. En 1938 pro inundo praktike la urbo detruiĝis. Tiutempe la urbo industriiĝis, la fervojo kaj la ŝipado ekfunkciis, la unua konstanta ponto konstruiĝis. Pli frue ankaŭ estis pontoj, kiuj ne funkciis dum glacia periodo. En 1848 revolucio okazis. En 1873 Pest estis unu el la fondintoj de Budapeŝto. Sangaj bataloj okazis en 1945 kaj en 1956.
[redakti] Trafiko
- havenoj
- metrooj, aŭtobusoj, tramoj
- pontoj Széchenyi-Ĉenponto, Erzsébet-ponto, Szabadsághíd
- iom da stratoj servas nur la piedirantojn
[redakti] Vidindaĵoj
- parlamentejo
- Hungara Scienca Akademio
- Baziliko de Stefano la 1-a (Hungario)
- Hungara Nacia Banko
- Etnografia Muzeo
- Teatro Katona József
- Serba preĝejo de Sankta Georgo (Budapeŝto)
- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Belváros-Lipótváros)
- Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Belváros-Lipótváros)
- sur la placo Deák klasikisma Luterana preĝejo (Belváros)
- serio da hoteloj
- skulptaĵoj pri Mihály Vörösmarty, Sándor Petőfi kaj Ferenc Deák
- Placo Széchenyi (Budapeŝto)