Belzebubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
bildigo de Belzebubo en la franclingva Dictionnaire Infernal (vortaro infera) de la jaro 1863

Belzebubo estas demono de la kristana mitologio kaj en la hodiaŭa lingvouzo multaj konsideras ĝin sinonimo por la vorto diablo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Per la nomo belzebubo (hebree בעל זבוב) en la juda Tanaĥo respektive la kristana Malnova Testamento titoliĝas la urba dio de la urboŝtato Ekron en la lando de la filistoj. La reĝo Ahasja de la antikva reĝlando Israelo petis de li oraklan konsilon (2 Reĝ 1). La origina vortumo Baal Zebub tradukiĝas per "Sinjoro de la Muŝoj" kaj probable estas fivortigo de la vera nomo בעל זבול Baal Zebul (Estimata Sinjoro), por moki pri la dio kaj liaj adeptoj. Ĉiuj vortumoj estas kromnomoj de la dio Baalo. En la frua epoko de la juda popolo post la 12-a jarcento a.K., kiam la juda popolo tre konkurencis kaj plejparte malharmoniis kun la filistoj kaj la kanaanidoj, la dio Baal Zebul iĝis la simbolo de falsa dio kaj kadre de la dualisma pensmaniero iĝis simbolo de la kontraŭdiaj potencoj. Tiel la fivortigo belzebubo ankaŭ uziĝas en la Nova Testamento, kie la plejparto de la grekaj manuskriptoj nomas lin βεελζεβούλ ("Beelzebul") kaj priskribas lin kiel la plej supera el ĉiuj demonoj. Signifon li ankaŭ atingis en lokaj legendoj kaj fabeloj de la mezepoka Eŭropo, kie lia nomo ofte ligiĝas al magiaj formuloj. En la eposo Paradise Lost (paradizo perdita) de la anglaingvano John Milton el la jaro 1667 belzebubo estas la dua plej altranga infera reganto post satano. Dum la epoko de inkvizicia persekuto de laŭdiraj "sorĉistinoj" de la 14-a ĝis la 17-a jarcento la germanlingva nomo Beelzebub (kiun oni eble miskomprenis kiel Belze-bubo) foje ŝanĝiĝis al Beelzebock (do Belze-virkapro). Dum la 14-a jarcento oni tendencis imagi la diablon kun kapra kapo: unuafoje tiu kapra apero dokumentiĝis en kontrausorĉistina proceso de la jaro 1335 en Tuluzo, kaj la koncepto konserviĝis en la tradicioj de superstiĉo.

En pluraj eŭropaj lingvoj la vorto belzebubo ankoraŭ hodiaŭ estas aktive uzata. La parolturno "elpeli la diablon per la belzebubo", kiu fontas de tekstero el la evangelio laŭ Luko (Lk 11 15), signifas "forigi malbonon per io idente malbona".

En pluraj bildrakontoj, animaciaj filmoj kaj literaturaj verkoj de la 20-a jarcento kaj 21-a jarcento la koncepto pluvivas - foje la nomo karakterizas la diablon aŭ filon de la diablo, foje malbonan sorĉiston respektive personigitan sorĉistan balailon, foje simple "la malbonon", kiu erupcias el la homoj (ekzemple en la libro kaj filmo "Sinjoro de la Muŝoj", angle " Lord of the flies, 1953, de la verkisto William Golding).