Bembibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de Bembibro.

Bembibro (en la hispana Bembibre) estas municipo kaj vilaĝo de la tradicia komarko Boezo en Bierzo, provinco Leono, Aŭtonoma Komunumo Kastilio kaj Leono, en Hispanio. Ĝi havas 10.136 loĝantojn, el ili 5041 viroj kaj 5095 inoj. La historia urboparto de Bembibro -ekskluzive de Arlanzo, Labaniego, Losado, Rodanilo... ĝi havas 9040 loĝantojn. La nomo Bembibre venas de la antaŭromia Paemeiobriga, kaj poste rebaptata kiel Interamnium Flavium far la romianoj. La urbodomo troviĝas en la vilaĝo Bembibro (ĝi havas plurajn etajn dependajn vilaĝetojn), kaj ĝi estas la dua loĝloko plej grava de la komarko Bierzo, ĉefe danke al la min-aktiveco (karbo kaj fero).

En tiu areo okazas la agado rakontita en la historia romano El señor de Bembibre (La senjoro de Bembibre (1844), de Enrique Gil y Carrasco, kie oni rakontas la aman historion de du tipaj romantismaj ĉefroluloj, Álvaro kaj Beatriz, super la fono de la estingo de la Ordeno de la Templo, kaj oni kreas revan kaj legendan mondon.

Demografio

Demografia evoluo
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
11.104 11.063 11.050 10.734 10.463 10.486 10.217 9.989 10.059 10.092 10.053 10.136


Demografia evoluo de la urboparto
2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
9.587 9.348 9.394 9.139 8.924 8.980 9.019 8.977 9.040

Eksteraj ligiloj