Ben Jonson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ben Jonson
Persona informo
Ben Jonson
Naskiĝo 11-an de junio 1572 (1572-06-11)
en Westminster
Morto 6-an de aŭgusto 1637 (1637-08-06) (65-jaraĝa)
en Londono
Tombo Abatejo Westminster vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioAnglio vd
Alma mater Westminster School vd
Subskribo Ben Jonson
Familio
Edz(in)o Mrs Jonson vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkistoaktoro • literaturkritikisto • bretteur vd
Verkado
Verkoj Every Man in His Humour vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benjamin JONSON (ĉ. 11-a de junio 15726-a de aŭgusto 1637) estis angla dramisto, poeto, kaj aktoro. Kiel bona amiko de William Shakespeare de Elizabeta epoko, li estis plej konata pro sia dramoj Volpone kaj The Alchemist kaj sia lirikaj poemoj. Li estis viro de multe da legado kaj lernado, kaj havis nesatebla volo por kontroversio, kaj tial havis grandan influon de aliaj renesancaj dramistoj kaj poetoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ben Jonson naskiĝis en Westminster, Londono kaj studis ĉe Westminster School, kie unu instruisto estis la klerulo William Camden kun kiu Jonson ĝuis dumvivan amikecon. Li neniam eniris universitaton, sed laboris kiel masonisto antaŭ ol iĝi soldato en Nederlando. Reveninte al London, li edziĝis kun virino kiun li priskribis kiel "megero, tamen honesta". Li iĝis aktoro, en la sama grupo al William Shakespeare, kaj komencis verki dramojn.

En 1597 li kaj Thomas Nashe verkis dramon The Isle of Dogs kiu altiris la malaprobon de la instancoj: pro tio, Jonson mallonge malliberiĝis. La sekvantan jaron li duele mortigis alian aktoron, Gabriel Spencer, kaj denove pasis mallongan tempon en karcero: tie li konvertiĝis al la romkatolikismo. Post lia liberigo, li ĝuis sian unuan grandan sukceson kiel dramisto, pro la komedio Every Man in his Humour.

Post la ekrego de Jakobo la 1-a, li komencis ankaŭ verki dramajn spektaklojn por la nova kortego. Sed li daŭre spertis, de tempo al tempo, problemojn rilate registaron. La tragedio Sejanus, pri korupto en antikva Romo, kreis suspektojn de la Privata Konsilio ke li intencis kritiki la reĝimon. Same pro la komedio Eastward Ho li denove estis mallonge enkarcerigata. Malgraŭ tio li ĝuis la reĝan favoron: la reĝo kaj reĝino aprobis liajn kortegajn spektaklojn, kaj kelkaj el liaj dramoj ensceniĝis ĉe la kortego. En 1616 la reĝo donis al li 100-markan pension (ĉ. 60 pundoj), kiun poste Karlo la 1-a pligrandigis al 100-pundoj. Dum la 1620-a jardeko li suferis pro malsano sed daŭre verkis dramojn. Li mortis en 1637 kaj estas entombigita en la abatejo Westminster, sed en staranta pozicio, ĉar li lastjare vivis en mizeraj cirkonstancoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ben Jonson verkis multajn komediojn kaj spektaklojn kaj du tragediojn. Estis la komedioj kiuj altiris la aprobon de la publiko. Ili donis la la nuna leganto spritan bildon de la tiutempa socio. Ili estis ege influataj de la latinaj komedioj de Terentio kaj Plaŭto. La spektakloj - per kiuj Jonson gajnis pli da enspezo - estis kortegaj aferoj, kaj postulis multekostajn kostumojn kaj enscenigon: Inigo Jones ofte desegnis la enscenigon, sed fine li kaj Jonson kverelis.

Ankaŭ liaj poemoj montris la influon de la latina literaturo. Ili havis stilon pli simplan kaj "klasikan" ol, ekz., la poemoj de Shakespeare.

Rilatoj kun Shakespeare[redakti | redakti fonton]

Laŭdire Jonson kaj Shakespeare estis rivaloj, kaj kiel aktoroj kaj kiel dramistoj. Sed fakte Jonson aktoris en dramoj de Shakespeare, kaj Shakespeare aktoris en tiuj de Jonson; kaj Jonson volonte agnoskis la talentojn de Shakespeare, dirante ke, kvankam Shakespeare scipovis "malmulte la latinan kaj eĉ malpli la grekan", tamen li posedis naturan genion. Eblas ke Jonson helpis redakti la Unuan Folianton, kolekton de dramoj de Shakespeare.

Influo de Jonson[redakti | redakti fonton]

Estas ĉefe kiel poeto ke Jonson influis pli junajn verkistojn. Grupon de poetoj, inkl. Robert Herrick, John Suckling kaj Richard Lovelace, oni nomis "la filoj de Ben".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Dramoj
  • A Tale of a Tub, komedio (ĉ. 1596)
  • The Case is Altered, komedio (ĉ. 1597-8), eble kunverkita kun Henry Porter and Anthony Munday
  • Every Man in His Humour, komedio (1598)
  • Every Man out of His Humour, komedio (1599)
  • Cynthia's Revels, komedio (1600)
  • The Poetaster, komedio (1601)
  • Sejanus His Fall, tragedio (1603)
  • Eastward Ho, komedio (1605), kunverkita kun John Marston and George Chapman
  • Volpone, komedio (ĉ. 1605-6)
  • Epicoene, aŭ la Silentulino, komedio (1609)
  • The Alchemist, komedio (1610)
  • Catiline His Conspiracy, tragedio (1611)
  • Bartholomew Fair, komedio (1614)
  • The Devil is an Ass, komedio (1616)
  • The Staple of News, komedio (1626)
  • The New Inn, komedio (1629)
  • The Magnetic Lady komedio (1632)
  • The Sad Shepherd, (ĉ. 1637), nekompleta
  • Mortimer his Fall, historia dramo (eldonita en 1641), fragmento
Kortegaj Spektakloj
  • The Satyr (1603)
  • The Coronation Triumph (1604), kunverkita kun Thomas Dekker
  • The Penates (1604)
  • The Masque of Blackness (1605)
  • Hymenaei (1606)
  • The Hours (1606)
  • The Masque of Beauty (1608)
  • The Hue and Cry after Cupid (1608)
  • The Masque of Queens (1609)
  • The Lady of the Lake (1610)
  • Oberon, the Faery Prince (1611)
  • Love Freed from Ignorance and Folly (1611)
  • Love Restored (1612)
  • A Challenge at Tilt (1613/1614)
  • The Irish Masque at Court (1613)
  • Mercury Vindicated from the Alchemists (1615)
  • The Golden Age Restored (1616)
  • Christmas, His Masque (1616)
  • The Vision of Delight (1617)
  • Lovers Made Men, aŭ The Masque of Lethe (1617)
  • Pleasure Reconciled to Virtue (1618), reverkata kiel For the Honour of Wales (1618)
  • News from the New World Discovered in the Moon (1620)
  • The Newcastle Entertainment (ĉ. 1620)
  • Pan's Anniversary, aŭ The Shepherd's Holy-Day (1620)
  • The Gypsies Metamorphosed (1621)
  • The Masque of Augurs (1622)
  • Time Vindicated to Himself and to His Honours (1623)
  • Neptune's Triumph for the Return of Albion (1624)
  • The Masque of Owls at Kenilworth (1624)
  • The Fortunate Isles and Their Union (1625)
  • Love's Triumph Through Callipolis (1631)
  • Chloridia: Rites to Chloris and Her Nymphs (1631)
  • The King's Entertainment at Welbeck in Nottinghamshire (1633)
  • Love's Welcome at Bolsover (1634)
Poemaroj
  • Epigrams (1612)
  • The Forest (1616)
  • Underwoods (1640)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]