Ben Metcalfe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ben Metcalfe
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1919 (1919-10-31)
en Vinipego
Morto 14-an de oktobro 2003 (2003-10-14) (83-jaraĝa)
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo ĵurnalisto • mediprotektulo
vdr

Ben METCALFE (naskiĝis la 31-an de oktobro, 1919, mortis la 14-an de oktobro, 2003) estis la unua prezidinto de la fondaĵo Greenpeace, fondita en 1970.

Metcalfe batalis en la dua mondmilito kaj laboris kiel ĵurnalisto. En Greenpeace li interalie famiĝis agante kontraŭ la usonaj nuklearmilaj provoj en Alasko en 1971 kun deko da mediprotektantoj. Li estis inter la unuaj, kiuj komprenis la potencon de amaskomunikiloj por la medidefendaj kampanjoj.

Ben Metcalfe forlasis Greenpeace kiam la organizaĵo ŝanĝis sian direkton laŭ Bob Hunter unu el la kunfondintoj. Li implikiĝis en la batalo kontraŭ uzo de nuklea energio kaj mediprotektado dum novaj generacioj preferis koncentriĝi sur la agoj por ĉesigi la balen- kaj fok-ĉasadon. "Li estis originalulo. Li alportis novan sintezon al la movado." asertis Bob Hunter.

Metcalfe mortis en sia hejmo en Shawnigan, 40km norde de Victoria (Brita Kolumbio) pro koratako.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.