Ben Sion Ohana

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ben Sion OHANA (naskiĝis en 1916 - mortis la 15-an de januaro 2001 en Parizo) estis dumviva membro de UEA. Esperantisto de juna aĝo, en Maroko li servis kiel ĉefperanto de Tutmonda Jumilar-Organizo kaj de 1944 kiel delegito en Marrakech, kie li ankaŭ instruis Esperanton. Dum la 1960-aj jaroj li estis delegito de Kasablanko. Post translokiĝo al Francio, li aktivis en la Pariza regiono, i.a. kiel delegito pri instruado kaj zorgante pri korespondaj kursoj de la landa asocio.