Benaroya Hall

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Halo Benaroya, la hejmo de la Seatla Simfonia Orkestro

Benaroya Hall estas muzika prezentejo en Seattle, Vaŝingtonio. Ĝi estas la hejmo de la Seatla Simfonia Orkestro. Ĝin konstrui kostis ĉ. 120 milionoj da USD, kaj la halo malfermiĝis en septembro, 1998. Ĝi estas rimarkinda pro la teĥnologie apogata akustiko, luksaj akutraĵoj, kaj elstare centra situo, okupante plenan blokon en la mezo de la Seatla urbcentro (trans unu strato troviĝas la centra poŝtejo; alidirekte trans la strato sidas la Seatla Artmuzeo). La halo entenas du koncertajn aŭlojn. En la enirvestiblo troviĝas granda ekspozicio de vitraj artaĵoj verkitaj de la mondfama artisto Dale Chihuly.

En 2004, la bando Pearl Jam eldonigis albumon Live at Benaroya Hall.

[redakti] Ekstera Ligilo

Ekstera ligilo  http://www.seattlesymphony.org/benaroya/about/gift.aspx
Ekstera ligilo  http://www.ticketmaster.com/venue/123179
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj