Benavente (Zamoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benavente
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 261  (2023) [+]
Loĝdenso 383 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 5° 41′ U (mapo)42.0048668-5.6756156Koordinatoj: 42° 0′ N, 5° 41′ U (mapo) [+]
Alto 741 m [+]
Areo 45,12 km² (4 512 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Benavente (Provinco Zamoro)
Benavente (Provinco Zamoro)
DEC
Benavente
Benavente
Situo de Benavente
Benavente (Hispanio)
Benavente (Hispanio)
DEC
Benavente
Benavente
Situo de Benavente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benavente, Zamora [+]
vdr
Benavente en la provinco Zamoro.
Fortika sonorilturo.
Hospital de la Piedad - Benavente (Zamora).

Benavente [benaBENte] estas urbo situanta en la provinco Zamoro, ene de la regiono de Kastilio-Leono, Hispanio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situanta sur monteto en la centro de granda ebenaĵo, tiu urbo okupas la kunfluejon de du geografiaj zonoj diferencaj kaj fizike kaj ekonomie, nome la Tero de Kampoj kaj tiu de la valoj trafluataj de la riveroj Esla, Tera kaj Órbigo. Ĝi havas areon de 45,12 km² kaj troviĝas je 744 metroj super marnivelo laŭ la hispana Instituto Geográfico Nacional. Distas 65 km el Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 112 km el Valadolido, regiona ĉefurbo.

Ĝi havas 17 523 loĝantojn (2021) kaj kontraste al la najbaraj loĝlokoj ne perdis loĝantaron en la lastaj jardekoj, sed tute male ricevis tiom kion perdis aliaj, ĉar ĝi estas la komarka centro. Nome preskaŭ kvarobligis sian loĝantaron en la lasta jarcento. Ĝi limas kun Manganeses de la Polvorosa, Villabrázaro, San Cristóbal de Entreviñas, Fuentes de Ropel, Santa Cristina de la Polvorosa, Castrogonzalo, Santa Colomba de las Monjas, Arcos de la Polvorosa kaj Villanueva de Azoague.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝata jam en antaŭromia epoko. Poste en epoko de suevoj estis konata kiel Ventosa, alude al ventoj, pro situo sur monto. Sed en la 12a jacento la plej antikvaj mencioj de la nuna setlejo estas de Malgrat, Malgrado, Maldrag ktp. En la 13a kaj 14a jarcento la urbo prosperis kaj iĝis kerno de graflando, dum suferis pro militoj. Inter 1808 kaj 1809 Napoleono mem tranoktis en la urbo kaj tiukadre okazis gravega rabado kaj detruoj. El tiu historia pasinteco restas grava kultura heredaĵo kaj vizitindaĵoj: preĝejoj, palacoj, kaj aliaj monumentoj, parkoj, festoj.

Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]