Vilmos Benczik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Benczik Vilmos)
Vilmos Benczik
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1945 (1945-07-11)
en Szár
Morto 27-an de februaro 2021 (2021-02-27) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraEsperantohispanaportugalarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater ELTE Faculty of Humanities
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • eldonisto • Literatura tradukistolingvistoĵurnalisto • universitata instruisto • tradukisto
vdr

BENCZIK Vilmos (naskiĝis en 1945, esperantistiĝis en 1959, forpasis en 2021[1]) estis hungara profesoro en altlerneja fakultato de la universitato ELTE en Budapeŝto. Inter 1965 kaj 1967 kaj 1978 kaj 1992 li estis estrarano de Hungara Esperanto-Asocio, inter 1977-1990 redaktanto de Hungara Vivo, ekde 1979 dum kelkaj jaroj komitatano de Universala Esperanto-Asocio, inter 1986 kaj 2002 prezidanto de la juĝkomisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA. Benczik kunlaboris en Norda Prismo kaj verkis recenzojn en multaj revuoj. En 1979 li publikigis Libro de Romanoj, en 1980 Studoj pri la Esperanta Literaturo kaj en 1983 Hungara Antologio, krom tradukoj el la hungara, recenzoj, eseoj, tradukoj en pluraj revuoj.[2] Ekde 2016 honora membro de UEA.

Liaj poemoj "Laboristoj" kaj "Al mia patrino" eniris la libron Esperanta Antologio.

En 1983 Benczik aperigis ĉe la eldonejo Corvina Kiadó la volumon Hungara Antologio. La elirbazo de tiu volumo estis samtitola volumo el 1933, sed la nova volumo estas pli ampleksa kaj la du volumoj diferencas ankaŭ laŭ la konsisto de la elektitaj verkoj kaj akompana tekstaro.

En 2001 li estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto.[3] Komence de 2019, li estis denove elektita al la Akademio de Esperanto por 9-jara oficperiodo.[4]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, « Vilmos Benczik forpasis », La Ondo de Esperanto,  1(307),‎
  2. "La kontribuantoj" en Lingva Arto, UEA, Roterdamo, 1999, paĝo 213.
  3. Membroj kaj korespondantoj. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-10-29.
  4. Membroj kaj Korespondantoj de AdE, Februraro 2019