Benedetto Marcello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Benedetto Marcello
Benedetto Marcello.png

Benedetto Marcello (* inter la 24-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto 1686 en Venecio; † 24-a aŭ 25-a de julio 1739 en Brescia) estis Itala komponisto de la baroko.

La jurista kariero[redakti | redakti fonton]

Benedetto Marcello devenis de advokata familio kaj do estis memkompreneble, ke ankaŭ li unue studis jurosciencon. Tiel nenio malhelpis lin sekvi publikan karieron. En 1711 li estis elektata en la Venecian "konsilantaron de la kvardek". Tiun ĉi oficon li plenumis dum 14 jaroj. En 1730 li estis sendata kiel provizoro (gubernatoro) de la Respubliko Venecio al Pola. Tamen la jam tiam malsaneta Marcello ne eltenis la klimaton en Pola, lia sanstato malpliboniĝis tiel, ke li devis reveni al Venecio en 1737. Sed jam sekvajare oni translokis lin al Brescia kiel "camerlengo" (kanceliero, trezoristo). Tie ĉi li mortis la 24-an aŭ 25-an de julio 1739.

Marcello kiel muzikisto[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ siaj profesiaj devoj Marcello dekomence neniam neglektis la muzikon. Nur kiam li devis iri al Pola, li ĉesis komponi.

Jam kiel junulo li publikis kantojn kaj sonetojn. Ĉar la komponado tamen nur eblis paralele al lia publika kariero, li ĉiam nomis sin mem "nobile Veneto dilettante di contrappunto", do ŝatanto, aŭ diletanto de la muziko. Sed finfine li ekstudis komponadon ĉe Francesco Gasparini (1668-1727) kaj Antonio Lotti (ĉ. 1667-1740).

La unua muzikigo de Itallingvaj psalmoparafrazoj "L'Estro Poetico-Armonico" alportis al la intertempe 38-jara Marcello Eŭropvastan famon. La ampleksa verkaro de 50 solopsalmoj laŭ Girolamo Ascanio Giustiniani estis frua provo de "arkaikeca solokantado". Entute tiu ĉi verkaro konsistas el ok volumoj, unu- ĝis kvarvoĉa kun figurita baso por orgeno aŭ alia klavarinstrumento, parte kun deviga violonĉelo aŭ du violonoj. En tiu ĉi verkoj superpezas prefere tradicia kontrapunkta kompontekniko. Sed ĝi ankaŭ alternas neatendite kun kompaktaj, homofonaj, preskaŭ folkloraj partioj. Tiuj ĉi psalmomuzikigoj sekvas detalege la tekstojn.

Kiel majstro de la solokantato Marcello estas unu el la lastaj reprezentantoj de la grandioza patosa kantstilo, kiu kelkfoje starigas etajn dramojn en la kadron de la ĝenro. Krom tio Marcello komponis ankaŭ pompan ĉambromuzikon kiel ekzemple klavaraj, violonĉelaj kaj flutaj sonatoj samkiel instrumentajn konĉertojn.

Ankaŭ lia frato Alessandro Marcello montriĝis kiel komponisto.

Il teatro alla moda[redakti | redakti fonton]

Kiel operkomponisto Marcello estis malpli sukcesa. Ĉu li volis venĝi sin ĉe tiu ĉi ĝenro, kiam li verkis en la jaro 1722 la satiron Il teatro alla moda? En tiu li kritikis la tuberojn de la opero, ĝiajn kutimoj kaj ĝian skemismon. La kritiko tamen nur koncernis la eksteraĵojn de rutiniĝinta operfukciado. Reformon de la opero tiu ĉi kulturhistorie interesa verko ne enkondukis. Tiu estis rezervita al la Franca muzikestetiko kaj, bazante sur Marcello, Raniero di Calzabigi (1714-1795) kaj Christoph Willibald Gluck (1714-1787). La despotismo de la kantado, la primadona kaj kastrita aferaĉoj estis tiel troaj, ke por la muziko apenaŭ restis eblecoj de disvolviĝo, kaj la komponistoj estis pli kaj pli katenitaj en la eluzo de siaj kapabloj. Kompreneble la troaĵoj de tiu ĉi sistemo en arta kaj socia rilato ankaŭ alie estis metitaj ĉe la pilorio. Sed la satiro de Marcello plej akre montris sur la stato de la Venecia opero.

La verkaro[redakti | redakti fonton]

La tuta verkaro de Benedetto Marcello ampleksas krom multnombraj sakralaj verkoj (sole dek mesoj kaj 15 motetoj, kvin oratorioj) ankaŭ 348 profanaj kantatoj kaj kelkaj instrumentaj konĉertoj. La iam necesaj represadoj de liaj psalmomuzikigoj pli poste estis rekomendataj eŭforie de Giovanni Bononcini (1640-1678), Georg Philipp Telemann (1681-1767) kaj Johann Mattheson (1681-1764). estas tamen malfacile, envicigi Marcello-n laŭstile en inter tiujn komponistojn. Rilate siaj instrumentaj konĉertoj li ja ŝajnas esti influata de la stilo galanta de Antonio Vivaldi, tamen en la sakrala muziko li flegas ege memvolan personan stilon.

En la sfero de la ĉambromuziko rimarkendas la

  • Sonatoj op. 2 por bekfluto aŭ transversa fluto aŭ violono kaj figurita baso

Krome estas konservitaj kaj de graveco:

  • Concerti a 5 stromenti (1701)
  • Violoncelosonatoj op. 1 (1712)
  • Klavarinstrumentaj sonatoj op. 2 (1712)
  • Flutosonatoj op.3 (1712)
  • Canzoni madrigalesce ed arie per camera a 2, a 3, a 4 voci (1717)
  • Oratorio "Gioa" (o.A.)
  • Salve (o.A.)
  • Tantum ergo (6-voĉa, kanona)
  • Alegoria oratorio: Il trionfo della poesia e della musica nel celebrarsi la morte, la esaltazione e la coronazione di Maria (o.A.)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eleanor Selfridge-Field: The music of Benedetto and Alessandro Marcello. A thematic catalogue, with commentary on the composers, repertory and sources. Clarendon Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-316126-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]