Benedetto Rudolf Peters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benedetto Rudolf Peters
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1888 (1888-12-15)
en Charlottenburg
Morto 4-an de aprilo 1979 (1979-04-04) (90-jaraĝa)
Profesio
Okupo politikisto vd
vdr

Benedetto Rudolf PETERS (naskiĝinta la 15-an de decembro 1888 en Charlottenburg, mortinta la 4-an de aprilo 1979 en Stuttgart) estis juristo kaj politikisto en Arnstadt.

La ŝparkaso en Arnstadt, finkonstruita sub la regado kaj laŭ instigo de Peters.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de reĝa registarasesoro vivis ek de 1900 en Erfurto. Tie li frekventis la nehumanisman gimnazion. Sekve li studis jursciencon kaj historion en Freiburg im Breisgau kaj Halle. En 1923 li trapasis la finan ekzamenon kaj doktoriĝis. Poste li deĵoris kiel asesoro ĉe la tribunalo de Erfurto, kie li edziĝis al Käthe Wiesenmüller.

Politikista kariero[redakti | redakti fonton]

La 1-an de junio 1924 li fariĝis vicurbestro de Harald Bielfeld en Arnstadt, kaj en la 1-a de aprilo 1928 li mem komencis ĉefurbestri. Lia karaktero estis trankvila kaj pragmata. Sub lia estrado inaŭguritis la laktocentrejo en 1928, konstruita laŭ la planoj de Martin Schwarz en la Bauhaus-stilo. Pluse li malfermigis novan kuracdomsalonegon, la financoficejon en la Längwitzer-strato. Li finkonstruigis la ŝparkason en la Erfurter-strato kaj alvenigis en la Novan Palacon la pupojn de la kolekto Mon plaisir for de Gehren.

La loĝdombloka konstruado ĉe Elxlebener Weg ekkonis novan elanon sub lia iniciado, novaj entreprenoj fonditis kaj la nombro de la laborserĉantoj reduktiĝis.

Kontraŭulo de la nazioj[redakti | redakti fonton]

Tamen li ne sukcesis malhelpi la kreskantan influon de la nazioj. La dekstra partio iĝis la plej forta de post la elektoj al la urba konsilantaro la 4-an de decembro 1932. Peters vane malpermesis la traserĉon de la domo de la partio SPD en la Ranke-strato nek povis malakcepti la alvenon de ne malpli ol 6 komunistaj deputitoj ĉe la konsilantaro. En la 15-a de februaro 1934 la NSDAP-frakcio decidis rifuzi plian kunlaboron kun Peters. La tiamaniere flankenmetita politikisto "laŭ propra volo" demandis forpermeson en la 22-a de februaro de la sama jaro, por retiriĝi jam en la 1-a de aprilo.

Li restis en Arnstadt kaj laboris en la Linden-aleo nr. 1 kiel advokato. Ĝis tiam li estis ankaŭ prezidanto de ŝparkaso kaj membro de la Muzea Societo de Arnstadt.

Mallonga postmilita kariero[redakti | redakti fonton]

Ek de la 1-a de junio 1945 Peters estis denove laboranta en la urbodomo de Arnstadt. En la 22-a de junio li ekdeĵoris kiel urbestro, ĉar la ankoraŭ de la usonaj okupantoj nomumita urbestrino Ursula Meisterernst post la eko de sovetia okupado jam ne estis je dispono. Sed jam la 17-an de septembro Peters demisiis kaj eklaboris advokate.

En sia libertempo li subtenis muzeajn laborojn kaj preparis i.a. la datrevenon de la urbiĝo de Arnstadt por la 1954-a jaro. En 1960 li transloĝiĝis al Stuttgart.

Fonto[redakti | redakti fonton]