Benedictus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de Zeĥarja en etiopa biblio
Panelo kun la Benedictus ĉe la preĝejo de Sankta Johano la Baptisto sur la Monto (Jerusalemo), kie naskiĝis Sankta Johano.

BenedictusĈanto de Zeĥarja estas la preĝo kiun deklamis Zeĥarja kiam rekuperis la parolkapablon post la nasko de lia filo Johano la Baptisto. Li laŭdas kaj dankas al Dio pro la Mesio, apenaŭ mencias lian filon Johano. Ĝi troviĝas en la unua ĉapitro de la evangelio laŭ Sankta Luko, versoj 68 al 79.

Teksto en la latina:

Benedictus Dominus Deus Israel;
quia visitavit et fecit redemptionem plebis suæ:
Et erexit cornu salutis nobis,
in domo David pueri sui.
Sicut locutus est per os sanctorum,
qui a sæculo sunt, prophetarum eius:
Salutem ex inimicis nostris,
et de manu omnium, qui oderunt nos:
Ad faciendam misericordiam cum patribus nostris,
et memorari testamenti sui sancti.
Iusiurandum, quod iuravit ad Abraham patrem nostrum,
daturum se nobis:
Ut sine timore, de manu inimicorum nostrorum liberati, serviamus illi.
In sanctitate et iustitia coram ipso,
omnibus diebus nostris.
Et tu, puer, propheta Altissimi vocaberis,
præibis enim ante faciem Domini parare vias eius:
Ad dandam scientiam salutis plebi eius:
in remissionem peccatorum eorum:
Per viscera misericordiæ Dei nostri:
in quibus visitavit nos, oriens ex alto:
Illuminare his qui in tenebris et in umbra mortis sedent:
ad dirigendos pedes nostros in viam pacis.

En Esperanto:

Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael,
Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
Kaj levis kornon de savo por ni
En la domo de Sia servanto David,
Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,
Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
Por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj,
Kaj por memori Sian sanktan interligon;
La ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj,
Ni servu Lin sentime,
En sankteco kaj justeco antaŭ Li ĉiujn niajn tagojn.
Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo,
Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,
Por doni al lia popolo scion de savo
En la pardonado de iliaj pekoj,
Pro la kompata koro de nia Dio,
Per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,
Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto,
Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.