Benedikt Höwedes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benedikt Höwedes
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1988 (1988-02-29) (36-jaraĝa)
en Haltern am See
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Benedikt Höwedes estas germana futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la  29-an de februaro 1988(nun 1988-02-29) en Haltern, Nordrejn-Vestfalio, do nun estas 36-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Schalke 04 de Gelsenkirchen - antaŭe li en 2001-2007 estis membro de junulaj teamoj de la klubo.

Krome Benedikt Höwedes ekde la jaro 2011 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, kaj ankaŭ aktivis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numoer "4". Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.