Benediktanina Monaĥejo Sankta Johano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Benediktanina Monaĥejo Sankta Johano
Muestair Kloster.jpg

Benediktanina Monaĥejo Sankta Johano

Bazaj informoj
Loko Zuriko
Religia aliĝo romkatolikismo
Ŝtato Flago de Svislando Svislando
Religia statuso preĝejo
Funkcia statuso monaĥejo
Arkitektura priskribo
Jaro de komenco 775
Karakterizaĵoj
Spajro(j) 1
v  d  r
Information icon.svg

Benediktanina Monaĥejo Sankta Johano estas monaĥejo en Val Müstair en Kantono Grizono, Svislando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo la monaĥejo estis fondita de Karolo la Granda. En la monaĥeja preĝejo situas vivgranda skulpturo de la monarko. Tio laŭ aĝo povus esti vera, ĉar la ligno de la unua preĝejo de la monaĥejo povis per dendrokronologia metodo esti datigita je la jaro 775. Tamen verŝajne ĝin instituciigis kiel monaĥejo la episkopo de Koiro kiel fidulo de la imperiestro. La monaĥejo servis al la imperiestro kiel fortikaĵo por la kontrolo de la transportvojoj, kiuj en la proksimeco kruciĝis, kaj kiel episkopa administraciejo. La fondaĵo estas konsekrita al Johano la baptisto kaj portis la simplan nomon Monasterium.

Karolaj freskoj[redakti | redakti fonton]

Fresko: La sanigo de la mutoloj

La karolaj freskoj estas unika kulturhistoria monumento de frumezepoka bildarto. Ili estis pentritaj en la 8-a jarcento. Komence de la 13-a jarcento ili estis komplete superpentritaj kaj en la 15-a jarcento kovritaj per planka farbo. Fine de la 19-a jarcento ili estis remalkovritaj. 135 freskoj estas bone konservitaj. Pri artisto, kiu pentris la freskojn oni nenion scias. Oni kulturhistorie parolas nur pri la Majstro de Müstair.

Monda heredaĵo de UNESKO[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1983 la Benediktanina Monaĥejo Sankta Johano estis akceptita kiel Monda Kulutrheredaĵo de UNESKO.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Monda heredaĵo de UNESKO