Benedikto la 14-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
“BENEDIKTO LA 14-A”
Monumento memoriga pri Benedikto la 14-a, en la Baziliko de Sankta Petro.
|
nomo = Bendeikto la 14-a
sekso = viro
naskiĝnomo = Prospero Lorenco Lambertini
komencis = 17-a de aŭgusto 1740
naskiĝloko = Bolonjo

finis = 13-a de majo 1758

antaŭulo = Klemento la 12-a
sekvanto = Klemento la 13-a
naskiĝinta= 11-a de decembro 1740
mortodato = 3-a de majo 1758
mortokolo = Romo
entombigoloko = Baziliko de Sankta Petro
titolo = 247a

Benedikto la 14-a estis papo de la Katolika Eklezio.


Biografio[redakti | redakti fonton]

Prospero Lorenzo Lambertini, filo de Marcelo Lambertini kaj Lucrecia Bulgarini, apartenis al senatana bolonja familio, tiutempe la dua plej granda urbo de papa ŝtato.

Eminenta kanonisto, prudenta politikisto, energie defendis la doktrinon de la katolika eklezio. sed estis modera kaj egalamina rilate jansenismon. Fundamenta lia apogo al la prisciencaj sciado kaj lernado, kiujn li defendis kaj ofte kuraĝigis per administra agoj, financadoj kaj donacoj.

Li estis levita al la pontifikeco en epoko de grandaj suferoj, kaŭzitaj de disputoj inter la katolikaj nacioj kaj la papado. Papo Lambertini sukcesis efike rezisti kontraŭ la pretendoj de la naciaj ŝtatoj elekti la episkopojn. konservante tiun rajton al la katolika eklezio, al kiu nature apartenas. Ekzemple, li sukcesis glatigi la disputojn inter la apostola seĝo kun la Reĝlando de Napolo, Regno de Sardio, Hispanio, Venecio kaj Aŭstrio.

Papado[redakti | redakti fonton]

La konklavo kiu lin elektis la 17-an de aŭgusto 1740 estis daŭrinta plenajn ses monatojn. Ŝajnas ke Lambertini estis dirinta al la elektantoj kardinaloj: “Se vi deziras sanktan ulon, elektu kardinalon Gotti; se vi celas ŝtatiston, elektu Aldrovandi; se male vi akceptas azenon, elektu min”. Tiu lingvaĵo, tamen kaj laŭ onia juĝo, estis akompanata de animgrandeco. [1].

Li alestigis papadon multe aktivan, reformis normaron por la eduko de la aspirantoj al sacerdoteco, la kalendaron de la festoj kaj multajn ekleziajn instituciojn. En 1741 publikigis la papan buleon Immensa Pastorum principis kontraŭ sklavismo en Ameriko.

Busto de Benedikto la 14-a, de Pietro Bracci, en Muzeo de Grenoblo

Eble la interveno plej grava de lia papado estis la promulgado de du famaj buleoj koncernantaj la misiojn: Ex quo singulari kaj Omnium solicitudinum. En tiuj dokumentoj li malaprobis la kutimon alĝustigi vortojn kaj kristanajn religiajn esprimojn por realoj ne-kristanaj kaj praktikoj de indiĝenaj kulturoj, kiu estis larĝasence utiligita de jezuitoj en ties misioj en Ĉinio. Ekzemple, ĉu la “kulto” al la antikvuloj – honoro atribuita al siaj forpasintoj - devas esti konsiderita adorado al la antikvuloj aŭ io simila al katolika venerado al sanktuloj? Ĉu povas katoliko lice “veneri” anktikvulon kiu certe ne estis kristana? Ankaŭ la elekto de la ĉina vorto por signifi “Dion” aŭ “la nomon de Dio”, estis debatita ek de la komenco de la 17-a jarcento. Tiamaj papaj precizigoj malfajrigis la alproksimiĝon de indiĝenoj al kristanismo.

Inter la dispozicioj rimarkindas ankaŭ la buleo "Urbem Romam", promulgita la 4-a de januaro 1746 per kiu Benedikto la 14-a instituis Albumon de la nobela klaso, en kiu estis inkluzivitaj 180 nobelaj familioj. Inter tiuj familioj estis apartigitaj 60 ĉeffamilioj, la tieldiritaj “60 kamaradoj”, kies entuto konstituis la roman patriciaron (multaj el tiuj descendis el la romia senatana klaso) [2].

Enciklikoj[redakti | redakti fonton]

Entute li publikigis 31 enciklikojn kiel oni povas vidi en listo de enciklikoj.

Papa Benedikto la 14-a estis la unua forĝanto de tiu termino por sia dokumento. Dum sia papado li verkis diversajn enciklikojn inter la jaroj 1740 kaj 1757.

Anedoktaro[redakti | redakti fonton]

Oni rakontas ke Benedikto la 14-a, kiam ankoraŭ estis ĉefepiskopo de Bolonjo, montradis ĝojan kaj gajan karakteron, spite de sia intensa zorgado pri la pastoralaj feroj de la bolonja eklezio kun aŭtoritateco kaj foje kun severeco postulitaj de sia ofico.

Komediverkisto Alfredo Testoni pri tio elstarigas simpatian portreton en la komedio La Kardinalo Lambertini (citante ankaŭ, eŭfemismforme, kelkajn esprimojn ne tute kardinalajn kiuj eliĝus el la buŝo de la estonta papo). La verko havis grandan sukceson, teatreje kaj ekrane.[3]

“Post Marcelo la 2-a, tro frue deŝirita el la kristanejo, neniu papo supreniris la sojlon de la Petro kiu pro talento kaj prudento kompareblus kun Lambertini. Li malkovris ke por defendi siajn rajtojn, la plej efika “instrumento” kuŝas en ne inciti la kontraŭulojn. Li estis la papo kiun la tempoj postulis. La kvereloj kontraŭ Romo ne plu estis frukto de malamikeco, sed diskutoj, kaj la nekredemo kiu bedaŭrinde tiam ekserpentumis inter la generacioj, antaŭ papo tiom amebla kaj sprita demetis la krega veston”. (Carlo Botta, Storia d'Italia, libro XLI)

Li tamen estis ankaŭ mokcelo de paskvinaĵoj kiel tiuj: “ “magnus en folio, parvue el solio” (granda en la folio – verkado-sencado – eta en la sojlo) kaj “Qui giace Lambertini da Bologna. Che visse e scrisse più che bisogna” (Ĉi-tie kuŝas Lambertini el Bolonjo. Kiu vivis kaj verkis pli ol bezonate”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Dorina Alessandra, Dizionario dei papi, 1995, SugarCo Edizioni, Milano
  2. Archivio Storico Capitolino, "Il libro d'oro della Nobiltà Romana", eldono de 1839
  3. aktoroj estis Ermete Zacconi kaj Gino Cervi.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]