Benedikto la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Benedikto la 4-a († en augusto 903 en Romo) estis papo ekde 900 ĝis 903.

Li staris sur la flanko de la en 896 mortinta papo Formoso kaj estis enplektita en bataloj de romaj nobelaj familioj. Kiel lia antaŭulo Johano la 9-a li konfirmis la legitimecon de papo Formoso. Benedikto la 4-a kronis en februaro 901 la reĝon de la Langobardoj, Ludovikon de Basa Burgundo, romia imperiestro, sed tiu jam en 902 estis venkita de sia kontraŭulo Berengaro la 1-a.

Benedikto la 4-a mortis en aŭgusto 903 en Romo.

Vidu ankaŭ

listo de papoj