Benedikto la 8-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
Benedikto la 8-a
nomo = Papo Benedikto la 8-a
titolo = 143° papo de la Katolika Eklezio
elektiĝo = la 30-an de majo 1012
finiĝo de la papado = la 9-an de aprilo 1024
antaŭulo = Serĝo la 4-a
posteulo = Johano la 19-a
naskiĝonomo = Teofilatto la 2-a de la Grafoj de Tuskolo
naskiĝo dato = ?
naskiĝoloko = Romo
mortodato =la 9-an de aprilo 1024, en Romo
entombigo = Baziliko de Sankta Petro de Romo
apartaĵo1 = forkurigita de kontraŭpapo Gregorio la 4-a
apartaĵo2 = kunigis la koncilion de Pavio (1022): redekretado pri la klerika senedzeco
apartaĵo3 = la tuta eŭropa marbordo atakita de saracenoj. Saraĉena enklavo en Sardio

Dua filo de Gregorio, Benedikto la 8-a, nome Teofilatto la 2-a, apartenis al nobela familio de la Grafoj de Tuskolo, same kiel la antaŭulo kaj onklo (papo Benedikto la 7-a (974-983). Se duba restas la hipotezita parenceco de la papoj Hadriano la 1-a, Hadriano la 3-a kaj Serĝo la 3-a kun la Grafoj de Tuskolo, certas ke almenaŭ aliaj tri membroj de tiu familio estis aligitaj al la pontifika seĝo: papo Johano 19-a, Benedikto la 9-a, kaj la kontraŭpapo Benedikto la 10-a

Al li estis oponigita la Kontraŭpapo Gregorio la 6-a, kiu lin devigis forkuri el Romo.

Tiu kontraŭpapo Gregorio estis apogita de la familio Krescencoj, kiu jam antaŭe estis sukcesinta elektigi la lastajn tri papojn, nome Johano la 17-a, Johano la 18-a kaj Serĝo la 4-a; nun kun la morto de papo Serĝo kaj de ilia familiĉefo Johano Krescenco la 3-a, ili sin vidis forprenita, interprene de Tuskula Grafoj, la povon sukcesigi por sia proponita kandidato.

Johano Krescenco la 3-a forpasis la 18-a de majo: li apenaŭ sukcesis proponi sian kandidaton, sed jam la “Tuskulanoj” altrudis sian kandidaton kaj la morto alveninta tuj post igis senutilaj liajn klopodojn. Estis ankoraŭ viva la onklo de Johano Krescenco la 3-a (+1020); sed tiu jam de antaŭ la morto de la nepo perdis ĉiun influkapablon. Papo Gregorio la 6-a, unua, helppetis al Henriko la 2-a de germanio tiama imperiestro de la Sankta Romio Imperio, sed Henriko, post dekomenca bonakcepto por Gregorio, fine rekonis la kanonikecan elekton de Benedikto la 8-a; du jarojn pli malfrue, en 1014, Benedikto kronos Henrikon imperiestro, kion fari ekpretiĝus ankaŭ Gregorio la 6-a.

Dum la papado de Benedikto la 8-a Saracenoj daŭrigis siajn atakojn sur la eŭropaj orientaj marbordoj sukcesante krei establiĝon en Sardio. Ankaŭ la Normandoj komencis establiĝi en Italio samepoke. Papo Benedikto, kune kun Henriko, kunigis koncilion en Pavio (1022) kie estis promulgitaj dekretoj por la reformo de la klerikara stato: estis reestablite aparte klerikan senedzecon [1]

Estis ankaŭ redekretitaj normoj por malkutimigi simonion kaj la Duelon tiam vaste praktikatan-

Notoj

  1. "La decida turnopunkto por la reforma movado estiĝis dum la Pavia koncilio en 1022. Kune prezidita de imperiestro Henriko kaj papo Benedikto, la koncilio aprobis kaj promulgis serion da dekretoj por korekti la “kondiĉon de abomeno” de la episkopoj kaj ties malmoderaĵojn, specife ligitaj al la komercado de la ekleziaj propraĵoj”. R. Paternoster en [1].

Aliaj projektoj

Category:Benedictus VIII [2]. Wikimedo Commons