Bengalaj budhistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Somapura Mahavihara el la Pala Dinastio, Monda heredaĵo de Unesko.

Bengalaj budhistoj estas Budhistoj de bengala etneco kaj lingva identeco. Tiu termino plej ofte aludas al la Barua komunumo de sudorienta Bangladeŝo ĉirkaŭ la Ĉitagonga regiono. Tie ili estas ĉirkaŭ 400,000.

Budhismo havas riĉan antikvan heredon en Bengalio. La regiono estis bastiono de la antikvaj buddhismaj imperioj Maŭrja kaj Pala. Sodorienta Bengalio estis regata de mezepoka budhisma Reĝlando de Mrauk U dum la 16a kaj 17a jarcentoj. La Brita Hindio influis la aperon de moderna komunumo.

Nuntempe, Bengalaj budhistoj estas sekvantoj de ortodoksa Teravada Budhismo.