Bengkuluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bengkulu)
Bengkuluo
Bengkulu

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bengkulu
Areo 19 919 km²
Loĝantaro 1 715 518 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-BE
emblemo
emblemo
vdr

Bengkuluo (indonezie Bengkulu) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 19 919 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Bengkuluo havis 1 715 518 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 84 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu urbo, 9 distriktoj, 116 subdistriktoj kaj 1 442 vilaĝoj. Administra centro estas la samnoma urbo Bengkulu.

Krom sekcio de marbordo la provinco Bengkuluo precipe inkluzivas partojn de la montaro Barisan, kiu etendiĝas tra la insulo. La provinco ankaŭ inkluzivas la foran insulon Enggano. Ekde la kolonia epoko, la minado de karbo kaj oro havas gravan ekonomian rolon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

lago Tes en la distrikto Lebong de Bengkuluo