Bengt Olof Åradsson
Bengt Olof ÅRADSSON naskiĝis 1951 en suda Svedio en la vilaĝo Mörarp. Leginte artikolon en la ĉiu-taga gazeto Helsingborgs Dagblad pri la "plej facila lingvo en la mondo" li ekinteresiĝis pri Esperanto jam dum la lastaj bazlernejaj jaroj. Tamen daūris ĝis la komenco de la 70aj jaroj antaŭ ol li eklernis la lingvon en Lund sub la gvidado de Olle Olsson. Post aktiva periodo en la sveda KELI-sekcio, eĉ estante ĝia prezidanto dum mallonga tempo, li restis pasiva membro dum pluraj jaroj. Je la ŝanĝo al la nova jarcento li denove aktiviĝis kaj nun kiel estrarano en la internacia KELI-movado. Ekde 2005 li redaktas la Dia Regnon kaj ekde 2012 La Esperon, la revuo de la Sveda Esperanto Federacio (SEF). Li estis prezidanto de SEF inter la jaroj 2005 kaj 2011.
