Benguela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benguela en Angolo

Benguela estas havenurbo kaj administra centro en Angolo. La urbon fondis en 1617 la portugala Emanuel da Cerveira Perreira sur bordo de la Atlantiko (suda latitudo 12°36'00 kaj orienta longitudo 13°22'0). Sur loko de la urbo, la portugaloj konstruis fortikaĵon jam en 1587, kiu estis grava elira punkto por militistaj agadoj kontraŭ la indiĝenoj. En la urbo loĝis en 1982 ĉ. 41000 personoj.

Tra ĝia haveno okazas bovovianda kaj bestoleda eksporto de Angolo. La loĝantaro laboras ĉefe en la fiŝkaptado, fiŝprilaboro kaj ŝipkonstruo. La urbo estas okcidenta finpunkto de la Benguela-fervojo. Tiu fervojo interligas Angolon, Zairon, Zambion, Zimbabvon kaj Mozambikon. Benguela estas episkopa sidejo.

Post la urbo estis nomata la norde situanta Benguela-golfo kaj la Benguela-marfluo.