Beni

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Kongo. Pri samnomata departemento en Bolivio temas artikolo Beniio.

Beni estas grandurbo kaj universitata urbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Ĉefstrato de Beni

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Geografio [redakti]

Beni situas sur altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando. Butembo troviĝas 43, Eduardo (lago) 70, Ugando 71, Albertlago 100, Bukavu 336, Isiro 337, Uvira 429, Kisangani 484, Lubumbashi 1365, Kinŝaso 1669, Boma 1961 km.

Historio [redakti]

La kolonia erao komenciĝis en Beni en 1894, tiam vilaĝo fondiĝis. Pli frue arabaj sklavokomercistoj serĉis sklavojn, poste misiistoj alvenis. La belgoj faris komercan lak administran centrojn el Beni. En 2001 furioza batalo okazis, kiel parto de 2-a enlanda milito. Ekde tiam trupoj de la Unuiĝintaj Nacioj gardas la pacon. En 2011 la urbo ricevis elektron.

Ekonomio [redakti]

Beni estas grava centro de produktado de kafo.

Trafiko [redakti]

Beni havas flughavenon. Vojoj kuras al Goma kaj Bunia. Estas ankaŭ malpli gravaj vojoj al Ugando kaj okcidenten.

Klimato [redakti]

En Beni la averaĝa temperaturo varias inter 21 kaj 23 °C. La plej granda varmo estas enfebruaro, en oktobro la temperaturo estas la plej malvarma. Jare pluvas po 1163 mm. La pluvo kulminas en aprilo kaj malkulminas en januaro kaj julio.

Vidindaĵoj [redakti]

Fontoj [redakti]