Benidormo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Benidorm [benidorm'] estas urbo apud Mediteraneo, planita por turismo de suno kaj plaĝo. La registritaj loĝantoj estas 61 352.

Demografia evoluo de Benidormo inter 1991 kaj 2004

1991 1996 2001 2004

42.442 50.040 51.873 64.956

Turismo

Ĝi estas vizitita ĉiujare de proksimume kvar milionoj, ĉefe el Hispanio kaj cetera Eŭropo. Ĝi havas tri ĉefajn plaĝojn, Levante (Oriento), Poniente (Okcidento) kaj Mal Pas.

Estas centoj da restoracioj kaj trinkejoj, fakaj laŭ vizitantoj. Povas okazi, ke kelnero en drinkejo celanta iajn landanojn apenaŭ parolas ceterajn lingvojn, inkluzive la hispanan aŭ la katalunan.

La magistrato zorge planas la evoluon de la urbo kaj ĝia ĉefa rimedo.

La regiona registaro konstruis proksiman amuzejon Terra Mítica. Tamen, ĝi ne estas ĝis nun profita.

Historio

En teritorio de Benidorm, loĝis iberoj (3-a al 1-aj jarcentoj antaŭ nia erao) kaj poste romianoj. En ĝia golfo, estas restaĵoj de ŝipfrakasoj kartagaj kaj romiaj.

Tamen la nuna loko aperas post la kristana konkero de Jakobo la 1-a de Aragono ĉirkaŭ 1245. La teritorion loĝis islamaj moriskoj kiuj daŭris sub la kristanaj reĝoj. Je la 8-a de majo de 1325, la feŭdestro kreis la kastelon kaj urbon Benidorm en roko inter la du plaĝoj.

Pro sekado kaj atakoj de berberaj piratoj, Benidorm perdas loĝantaron ekde 1448. Post la konstruo de irigaciaj kanaloj, ĝi estas reloĝata (216 homoj interne de la muregoj en 1715 kaj 2 700 en 1794).

Aliaj vivrimedoj en Benidorm estis fiŝkaptado (laŭ teĥniko almadraba), navigado kaj korsarado.

Post la perdo de la amerikaj kolonioj en 1898 kaj la plago de filoksero, multaj homoj migris.

En 1950, estis 2 726 loĝantoj. Post la fiasko de la almadraba, en 1956 la magistrato decidis krei urban planon tute celantan turismon.

Tiu plano sukcesas kaj Benidorm kreskegas laŭ la plaĝoj kaj ankaŭ laŭ alto per ĉielskrapdomoj. Proletaj amasoj el Hispanio kaj Eŭropo povas turismi malmultekoste sed sufiĉe kvalite. En la 1990-aj jaroj, la bonfarta ŝtata organizo Imserso sendas multajn maljunulojn dum vintro, tiel, kaj rompante la sezonan dependon de turismo, kaj ebligante, ke emeritoj ferias kaj ĝuas agrablan veteron.

Esperanto en Benidorm

Estas strato "Esperanto" de 1971.

Ŝablono:LigoElstara