Benita akvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benita akvo, Tesaloniko

Benita akvo aŭ sankta akvo aŭ sanktigita akvo (latine aqua benedicta) estas benita, sanktigita akvo en kelkaj kristanaj eklezioj, per kiu la sacerdoto ŝprucigas, tuŝas la kredantojn komence aŭ fine de la sankta meso aŭ la kredantoj mem tuŝas sin per tio en la hejmo, ĉe eniro de la preĝejo aŭ ĉe foriro.

Benitan akvon uzas la romkatolika eklezio, la orienta ortodoksa eklezio, la prakatolika eklezio, la anglo-katolika eklezio kaj aliaj eklezioj.

Oni rezervas la benitan akvon en aparta duonronda baseno el ŝtono, kiu estas lokata ĉe la enirejo en preĝejoj, malofte en privataj domoj. Krom tiu benita akvo, la eklezio faras benadon de tempo al tempo (dum festo de la tri reĝoj, dum Sankta Sabato kaj dum antaŭtago de pentekosto kaj dum sanktigo de preĝejoj, altaroj, sonorilegoj (Gregoria akvo).

La benita akvo havis gravan rolon pli frue en kuracado de bestoj, homoj. Oni santigis per tio liton de gravedaj virinoj, metis el ĝi en kavon de novnaskito, ŝprucis per tio la fianĉon akj fianĉinon antaŭ la geedziĝo, eĉ la kadavron de mortinto.

Kiel superstiĉo, oni taksis ĝin efika kontraŭ la damaĝaj spiritoj, malbonintencaj spiritoj, por forpeli tempeston.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri benita akvo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-22.