Benito Jerónimo Feijoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Benito Jerónimo Feijoo.

La monaĥo Benito Jerónimo Feijoo y Montenegro [fejĥOo] (Orense, 1676 - Oviedo, 1764), estis hispana verkisto kiu posedis aristotelan edukon, kun tute moderna pensmaniero por la epoko. Liaj verkoj atingis nombrajn eldonojn kaj starigis multajn polemikojn, tiom, ke la reĝo Fernando la 6-a, per ago propra de klera despotismo, devis defendi lin nomumante lin honora konsilisto kaj malpermesante atakojn kontraŭ liaj verkoj aŭ persono.

Lia konaro prezentiĝis en multaj eseoj kiujn li grupigis en la ok volumenoj de la Teatro crítico universal (1726-1739) kaj en la kvin de Cartas eruditas y curiosas (1742-1760). Feijoo vidis necesa verki por elpreni Hispanion el malprogreso; tiucele faris verkon kun didaktikan, edukan karakteron, klare katolika, sed kun la intenco ke la novaj empiriaj kaj porraciaj tendencoj enradikiĝu, almenaŭ en la kleraj klasoj. Li ege kritikis superstiĉojn kaj "falsajn" miraklojn.

Feijoo kontribuis al la konsolido de la hispana kiel klera lingvo per defendo de ties uzado kontraŭ tiu de la latina, kiu estis ankoraŭ uzata en diversaj etosoj kiaj ĉefe la universitatoj. Li akceptis ankaŭ la enkondukon de novaj vortoj, se ili estas necesaj, sen rigardo al ties deveno. Lia esea produktqro enhavas kampojn ege diversajn, kiaj ekonomio, politiko, astronomio, matematiko, fiziko, historio, religio, ktp. Lia stilo karakteris pro malfacilo, natureco kaj klareco. Por multaj kritikistoj, la hispana prozo moderniĝis danke al Feijoo.