Benjamin Banneker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjamin Banneker
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1731 (1731-11-09)
en Kantono Baltimoro
Morto 19-an de oktobro 1806 (1806-10-19) (74-jaraĝa)
en Oella
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo matematikisto • astronomohorloĝisto • redaktisto • terkultivistoinventisto • natursciencisto
vdr
Lignogravura portreto de Benjamin Bannaker (Banneker) en titolpaĝo de la Baltimore eldono de lia verko de 1795 Pennsylvania, Delaware, Maryland, and Virginia Almanac[1]

Benjamin Banneker (9a de novembro 1731 - 9a de oktobro 1806) estis libera negro sciencisto, terenmezuristo, almanakisto kaj farmisto. Naskiĝinto en la Kantono Baltimore (Marilando), el libera afrikusona virino kaj iama sklavino, Banneker havis malmulte formalan edukon kaj estis ĉefe memlernanto. Li formis parton de grupo kondukita de Andrew Ellicott kiu terenmezuris la bordojn de la origina Distrikto Kolumbio, nome la federaciĉefurba distrikto de Usono.

La scio de Banneker pri astronomio helpis lin kiel aŭtoro de komerce sukcesa serio de almanakoj. Li korespondis kun Thomas Jefferson, redaktinto de la Usona Deklaro de Sendependeco, pri la temoj de sklaveco kaj rasa ekvaleco. Aboliciistoj kaj defendantoj de la rasa ekvaleco disvastigis kaj propagandis liajn verkojn.

Parkoj, lernejoj, stratoj kaj aliaj omaĝoj rememoris Banneker laŭlonge de la jaroj ekde lia vivo. Tamen, multaj rakontoj pri lia vivo troigis aŭ false atribuis al li verkojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Woodcut portrait of Benjamin Bannaker (Banneker) in Bannaker, Benjamin. (1794) Title Page. Baltimore: Printed for And Sold by John Fisher, Stationer. OCLC 62824557. In Benjamin Banneker's Almanac, 1795. Africans in America. PBS (1995–2010). Arkivita el la originalo je 2011-12-06. Alirita 2014-01-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Bragg, George F., Jr.. (1914) Benjamin Banneker. Church Advocate Press, Baltimore, Maryland, p. 29–34.