Benjamin Bates

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D-ro Benjamin BATES (n. ĉ. 1736 - m. la 12-an de majo 1828) estis brita kuracisto, artamatoro kaj membro de la Hellfire-klubo de Francis Dashwood, The Monks of Medmenham.

Ne haveblas multaj detaloj pri la vivo de S-ro Bates. Li naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1736 en la norda parto de Anglio, kaj poste studadis medicinon en Edinburgo. Li vivis en Derby dum iom da tempo.

Bates estis grava artprotektanto : li ekzemple aĉetis multajn verkojn de Joseph Wright of Derby, inkluzive de la fama Eksperimento pri birdo en aerpumpilo.