Benjamin Britten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjamin Britten
Foto de Britten dum la mez-1960aj jaroj
Foto de Britten dum la mez-1960aj jaroj
Persona informo
Benjamin Britten
Naskonomo Edward Benjamin Britten
Naskiĝo 22-an de novembro 1913 (1913-11-22)
en Lowestoft
Morto 4-an de decembro 1976 (1976-12-04) (63-jaraĝa)
en Aldeburgh
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo St Peter and St Paul's Church, Aldeburgh vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Kolegio de Muziko • Lernejo Gresham • Old Buckenham Hall School vd
Familio
Patro Robert Victor Britten vd
Patrino Edith Rhoda Hockey vd
Amkunulo Peter Pears vd
Profesio
Okupo dirigentokomponistopianistopolitikisto • koreografo vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1937– vd
Verkado
Verkoj Somermeznokta Sonĝo ❦
La Turno de la Ŝraŭbo ❦
Peter Grimes ❦
The Rape of Lucretia ❦
Albert Herring ❦
The Young Person's Guide to the Orchestra vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benjamin BRITTEN (naskiĝis la 22-an de novembro 1913 en Lowestoft, Suffolk, mortis la 4-an de decembro 1976) estis angla komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eĉ dum sia infaneco li frumature komponis, kaj estas ĉirkaŭ 800 verkoj komponitaj antaŭ lia unua eldonita komponaĵo. En 1927 li ekhavis privatajn lecionojn de la komponisto Frank Bridge. Poste li studis pianon kaj komponadon en la londona Royal College of Music: inter liaj instruistoj estis John Ireland kaj Ralph Vaughan Williams.

La unuaj komponaĵoj kiuj altiris aklamon estis la Sinfonietta, A Hymn to the Vrigin (1930) kaj la ĥora komponaĵo A Boy was Born (1934). En 1935 li renkontis la poeton W. H. Auden kun kiu li kunlaboris pri verkoj kun maldekstraj temoj. (Poste li penis subpremi tiajn politikajn komponaĵojn.) En 1937 li renkontis la tenoron Peter Pears, kiu iĝis lia inspiranto kaj dumviva kunulo.

Frue en 1939 Britten kaj Pears iris al Usono, kie li komponis la operon Paul Bunyan kaj orkestrajn verkojn. En 1942 ili revenis al Anglio, kie li estis konscienca obĵetanto kontraŭ la milito.

En 1945 premieris la opero Peter Grimes, kiu tuj furoris. En 1947 Britten kreis la English Opera Group por prezenti britajn operojn. La sekvantan jaron li fondis gravan muzikan festivalon ĉe Aldeburgh, Suffolk, kie li loĝis.

En 1953, kiam Elizabeto la 2-a (Britio) kroniĝis, li iĝis Companion of Honour (honora reĝa kunulo).

En 1957 Britten kaj Pears faris turneon al orienta Azio. Tie li inspiriĝis de la gamelana muziko de Balio kaj la tradicia teatro de Japanio.

En 1962 premieris en la katedralo de Coventry la War Requiem, kontraŭmilita komponaĵo kie Britten uzis naŭ poemojn de Wilfred Owen.

Dum la 1960a jardeko Britten amikiĝis al la rusa komponisto Dmitrij Ŝostakoviĉ kaj la violonĉelisto Mstislav Rostropoviĉ, por kiu li komponis plurajn verkojn.

Pli frue li rifuzis kavaliriĝi, sed en 1976 li iĝis lordo. Nur malmultajn monatojn poste, li mortis.

Krom komponi, Britten estis sperta pianisto kiu ofte akompanis Peter Pears kaj aliajn kantistojn, kaj ankaŭ ludis ĉambran muzikon.

Ĉefaj Verkoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Paul Bunyan (1941)
  • Peter Grimes (1945, bazita sur poemo de George Crabbe)
  • The Rape of Lucrecia (1946)
  • Albert Herring (1947, bazita sur novelo de Guy de Maupassant)
  • Let's Make an Opera (The Little Sweep) (1949, por infanoj)
  • Billy Budd (1951, bazita sur la novelo de Herman Melville)
  • Gloriana (1953)
  • The Turn of the Screw (1954, bazita sur novelo de Henry James)
  • Noye's Fludde (1958)
  • A Midsummer Night's Dream (1960, bazita sur la teatreaĵo de William Shakespeare)
  • Owen Wingrave (1971, por televida dissendo)
  • Death in Venice (1973, bazita sur la romano de Thomas Mann)

Preĝejaj Paraboloj[redakti | redakti fonton]

  • Curlew River (1964)
  • The Burning Fiery Furnace (1966)
  • The Prodigal Son (1968)

Baleto[redakti | redakti fonton]

  • The Prince of the Pagodas (1956)

Orkestraj Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sinfonietta (1932, por ĉambra orkestro)
  • Simple Symphony (1935, por kordinstrumentoj)
  • Soirées Musicales (1936, bazita sur komponaĵoj de Gioachino Rossini)
  • Variations on a Theme of Frank Bridge (1937, por kordinstrumentoj)
  • Sinfonia da Requiem (1940)
  • Matinées musicales' (1941, bazita sur komponaĵoj de Gioachino Rossini)
  • Four Sea Interludes and Passacaglia from "Peter Grimes" (1945)
  • The Young Person's Guide to the Orchestra (1946)

Konĉertoj[redakti | redakti fonton]

  • Por piano (1938, reviziita 1945)
  • Por violono (1939, reviziita 1958)
  • Violonĉela simfonio (1963)

Ĥoraj Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A Boy Was Born (1933, reviziita 1955)
  • Friday Afternoons (1935, por infanoj)
  • A Ceremony of Carols (1942)
  • Hymn to St. Cecilia (1942, poemo de W. H. Auden)
  • Rejoice in the Lamb (1943, vortoj de Christopher Smart)
  • Saint Nicolas (1948)
  • Spring Symphony (1949)
  • Missa Brevis (1959)
  • War Requiem (1961)
  • Cantata misericordium (1963)

Soloistaj Voĉaj Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Our Hunting Fathers (1936, vortoj de W. H. Auden)
  • Les Illuminations (1939, poemoj de Arthur Rimbaud)
  • Seven Sonnets of Michelangelo (1940, poemoj de Mikelanĝelo)
  • The Holy Sonnets of John Donne (1945, poemoj de John Donne)
  • Serenado por tenoro, korno kaj kordoj (1945)
  • Canticle I: My beloved is mine (1947)
  • Canticle II: Abraham and Isaac (1952)
  • Winter Words (1953, alia versio 1954)
  • Canticle III: Still falls the rain (1954)
  • Nocturne (1958)
  • Songs and Proverbs of William Blake (1965, poemoj de William Blake)
  • Canticle IV: Journey of the Magi (1971)
  • Canticle V: The Death of Saint Narcissus (1974)
  • Phaedra (1975)
  • Multaj versioj de tradiciaj popolkantoj

Ĉambraj kaj Instrumento Muziko[redakti | redakti fonton]

  • Lachrymae (1950, por aldo kaj piano: alia versio, 1976, por aldo kaj kordorkestro)
  • Six Metamorphoses after Ovid (1951, por hobojo)
  • Sonato por Violonĉelo (1960)
  • Nocturnal after John Dowland (1963, por gitaro)
  • Tri suitoj por violonĉelo (1964, 1967, 1971)
  • Tri kvartetoj por kordinstrumentoj (1941, 1945, 1975)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]