Benjamin Netanjahu
Benjamin Netanjahu בנימין נתניהו | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
בנימין נתניהו | |||||
Naskonomo | בנימין נתניהו | ||||
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1949 en Ŝablono:Flagicon Tel Aviv, Israelo | ||||
Religio | judaismo | ||||
Etno | judismo vd | ||||
Lingvoj | angla • franca • hebrea vd | ||||
Loĝloko | Beit Aghion • Cezareo • Jerusalemo vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Massachusetts Institute of Technology (MIT) Harvard University | ||||
Partio | Likud | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Netanyahu family vd | ||||
Patro | Benzion Netanyahu vd | ||||
Patrino | Zila Netanyahu vd | ||||
Gefratoj | Jonatan Netanjahu • Iddo Netanyahu vd | ||||
Edz(in)o | Sára Ben-Arci (1991–nuntempo) Fleur Cates (1981–1984) Miriam Weizman (1976–1978) | ||||
Infanoj | Noa Roth • Yair Netanyahu • Avner Netanyahu vd | ||||
Parencoj | Shmuel Ben-Artzi • Elisha Netanyahu • Nathan Netanyahu • Shoshana Netanyahu vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ben Nitay vd | ||||
Okupo | politikisto • diplomato • ŝtatreprezentanto • militisto • politika verkisto • politikologo vd | ||||
Laborkampo | politiko de Israelo vd | ||||
Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
Aktiva dum | 1967– vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Ester Samuel-Cahn vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Place Among the Nations ❦ Fighting Terrorism ❦ Bibi: mia rakonto ❦ Terrorism: How the West Can Win vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | www.netanyahu.org.il | ||||
Ĉefministro de Israelo | |||||
Dum | 20-a de decembro 2005 – | ||||
Antaŭulo | Ehud Olmert | ||||
9-a ĉefministro de Israelo | |||||
Dum | 18-a de junio 1996 – 6-a de julio 1999 | ||||
Antaŭulo | Ŝimon Peres | ||||
Sekvanto | Ehud Barak | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Benjamin NETANJAHU (hebree בנימין נתניהו; kromnomo Bibi; naskita en 1949 en Tel-Avivo) estas la ĉefministro de Israelo.
Li studis en Usono, kie lia patro estis universitata docento; soldatservis en la israela elittaĉmento Sajeret Matkal de 1967 al 1972, poste studis ĉe la fama Massachusetts Institute of Technology (Masaĉuseca Instituto pri Teknologio).
Netanjahu, kiu apartenas al la konservativa partio Likud, estis ĉefministro de Israelo de la aprilo de 1996 al la majo de 1999.
Kiel ĉefministro li intertraktis kun la palestina gvidanto Jaser Arafat la interkonsentojn de Wye, kvankam li ne apogas estontigon de palestina sendependa ŝtato.
Post ke Ehud Barak venkis lin en la baloto de 1999 Netanjahu dumtempe retiriĝis en privatecon.
En 2002, post kiam la Laborista Partio forlasis la registaron, la ĉefministro Ariel Ŝaron proponis al Netanjahu la nune vakan postenon de ministro pri eksterlandaj aferoj. En 2003 li fariĝis ministro pri financo en la ĵuse kreita Ŝaron-koalicio.
Netanjahu verkis plurajn librojn, inter kiuj Durable Peace (Longdaŭra paco), Fighting Terrorism (La kombatado kontraŭ terorismo), A Place Among The Nations (Loko inter la nacioj).
Netanjahu estis elektita por esti ĉefministro de Israelo en 2009.
Lian fraton Jonatan (Joni) oni mortigis dum la atako por savi la israelajn ostaĝojn en Entebbe (1976).