Benjamin Péret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjamin Péret
Persona informo
Benjamin Péret
Naskiĝo 4-an de julio 1899 (1899-07-04)
en Rezé
Morto 18-an de septembro 1959 (1959-09-18) (60-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo, Francilio,  Francio
Tombo Tombejo Batignolles vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Internationalist Workers Party vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benjamin PÉRET (naskiĝinta 4-an julio, 1899 - mortinta 18-an septembron, 1959) estis franca poeto kaj superrealisto.

Li naskiĝis en Rezé (Loire-Atlantique) la 4-an julio, 1899, kaj varbiĝis en la armeo eviti esti enmalliberejigita. Li vidis agadon en la Balkana duoninsulo, kaj servis tra la milito. Poste, li membriĝis en la movado Dada, kaj en 1921 eldonis poemaron. Li forlasis la movadon Dadan kun André Breton kaj membriĝis en Superrealismo.

Li laboris kun kaj influis aliajn poetojn kiel Octavio Paz kaj André Breton.

Komence en 1924, li estis la kunredaktisto de la ĵurnalo La Révolution surréaliste, fariĝante la ĉefa redaktisto en 1925. En 1928, loĝante en Brazilo, li eldonis la tekston Le Grand Jeu. Frapadita per la ventoj de politiko, li batalis en la Hispana Enlanda Milito, kuniĝis al la hispana artistino Remedios Varo, renkontis kun Trockij en Meksikurbo, kaj reiris al Francio kie li estis arestita pro faligo, liberiĝis, kaj tiam pasigis la ceteron de sia vivo en Parizo.

Li mortis la 18-an septembro, 1959 en Parizo.