Bennie Moten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Benjamin „Bennie“ Moten (* 13-an de novembro 1894 en Kansasurbo, Misurio; † 2-an de aprilo 1935 samloke) estis usona ĵazpianisto kaj bandestro.


Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

1894-1929[redakti | redakti fonton]

Moten lernis pianludadon de sia patrino, pianistino; li ludis tenorkornon en la urba junularorkestro, kiun direktis Dave Blackburn, kaj lernis la pluajn muzikajn fundamentojn de Charles T. Watts kaj Thomas „Scrap“ Harris, kiuj devenis el la rondo ĉirkaŭ Jelly Roll Morton[1]. Li forlasis la lernejon Lincoln High School sen ekzamenon,por ekigi muzikisto-karieron. Moten estis elstara paŝbasa pianisto, kiu prezentis en la etaj klubejoj laŭlonge de la 18-a strato de Kansasurbo. Li helpis organizi kune kun Major N. Clark Smith, Dan Blackburn kaj Charles T. Watts la lokan muzikistoligon Local 627, fondita en 1917.

En 1918 li fondis B.B.& D. Orchestra (ragtimo-triopo; la nomo reprezentas la komencliterojn de la bandanoj) kun Dude Langford ĉe frapinstrumentaro kaj Baley Hancock kiel kantisto. La bando prosperis sub estrado de Moten[2], ludis en Panama Club de Kansasurbo kaj estis tre populara.

En 1922 li fondis sian unuan bandon sub propra nomo. En ĉi tiu Bennie Moten Orchestra Thamon Hayes ludis trombonon, Willie Hall frapinstrumentaron, Woody Walder tenorsaksofonon kaj klarneton, Sam „Banjo Joe“ Tall banĝon kaj Lammar Wright korneton. En 1923 okazis unuaj sonregistraĵoj por diskeldonejo Okeh. Entute li faris de 1923 ĝis 1925 dek kvar registraĵojn por la eldonejo (ekz. Crawdad Blues, Elephant's Wobble, kiuj apartenas al la unuaj registraĵoj de kansasurba ĵazo, pli fruaj de George E. Lee ne estis publikigataj) kaj krome kelkajn registraĵojn kun bluskantistinoj Ada Brown kaj Mary Bradford. [2]

Moten estris ekde 1924 kiel sperta komercisto la dancejon Paseo Hall en Kansasurbo kaj malfermis ĝin por nigruloj. En ĉi tiu grandega halo Moten prezentis kun sia okkapa bando (en 1924 li pligrandigis sian sesopon per Harry Cooper ĉe korneto kaj Harlan Leonard ĉe aldosaksofono kaj klarneto) du fojojn semajne. La pligrandigo ebligis al Moten partigi la blovistojn de la bando en du blovistosekciojn. Ekde 1925 ĝi estis la pinta bando en Kansasurbo, kiun Moten kontinue formis al tradicia ĵazbandego.[2]

En 1928 la bando de Moten, intertempe kreskinta je dek unu muzikistoj, priludis la dancejojn Lafayette Theater kaj Savoy Ballroom en Harlemo. La dancantoj ŝatis la stilon, ĉar ĝi distingis de tiuj de Fletcher Henderson kaj Duke Ellington pro sia malrapide piedbata maniero (stamfo)[2]. Moten fidis je sia bonŝanco kontraŭ Chick Webb, Henderson kaj la grandaj bandoj kaj celis fari sian orkestron same sukcesa.

Aparte avide li rigardis la bandon Blue Devils de Walter Page, kiun ĵazhistoriistoj taksis kiel plej bona bando de la kansasurba ĵazo. Aparte mankis al lia potencaj kantistoj (kiel Jimmy Rushing ĉe Devils) kaj elstaraj soloistoj en lia bando. Post kiam li en 1929 enbandigis iamajn muzikistojn de Blue-Devils (Hot Lips Page, Count Basie, kantiston Jimmy Rushing kaj tromboniston kaj gitariston Eddie Durham), ekestis disputo en sia bando, ĉar li por tio maldungis longjarajn membrojn, kaj kelkaj pluaj el siaj muzikistoj forlasis lin. Thamon Hayes fondis propran bandon, kiu helpe de Jesse Stone konkurencis kun la grupo de Moten kaj eĉ venkis ĝin dum konkurso en 1932.[3].

1930-1935[redakti | redakti fonton]

Count Basie, kiu Moten persvadis, translasi al li sian loko je la piano, por pli bone povi okupiĝi pri la direktado de la orkestro, donis al la bando apartan stampon. Basie verkis laŭ propraj indikoj ankaŭ por la bando aranĝaĵojn, kiuj donis al la bluso pli da pezo. Ekde fine de 1931 pluaj elstaraj soloistoj venis en la bandon, precipe Ben Webster kaj aldosaksofonisto kaj klarnetisto Eddie Barefield, same kiel la iama estro de Blue Devils, Walter Page. Moten aĉetis por la vojaĝo laŭlonge de la orienta marbordo de Usono en vintro 1931 aranĝaĵojn de Benny Carter kaj Horace Henderson, ŝanĝiĝis ekde la „dupulso“ al „kvarpulso“ (la tiam eksterkutima paŝanta baso de Walter Page ĉe kontrabaso) kaj travivis per tio katatrofan malvenkon kontraŭ la Kansas City Rockets la Thamon Hayes ĉe la tradicia muzikistobalo majon de 1932. Relative sensukcesa estis la vojaĝo tra la orientmarbordaj ŝatoj en 1932, kie la publiko malbone akceptis la muzikistojn. Decembron de 1932 ili sonregistris aflikthumore pecojn nun mitajn je diskeldonejo Victor (Toby, Moten Swing, Lafayette, Prince of Wales k.a.), je kiuj cetere forestis Moten. Laŭ McCarthy[4] la aranĝoj de ĉi tiu lasta sonregistraĵo, verkitaj preskaŭ ĉiuj de Eddie Durham kun subteno de Eddie Barefield, kune kun tiuj de la elstaraj soloistoj aniĝintaj en 1929 kaj 1931 kiel Webster, Durham, Basie, Hot Lips Page kaj Barefield, kiuj povis realigi ilin, la decida faktoro por tio, ke Bennie Moten nun estas en la memoro kiel centra figuro de kansasurba ĵazo.

1933 estis por la bando malfacila jaro, kvankam novaj muzikistoj el la malfondita bando Original Blue Devils aliĝis, i.a. Buster Smith kaj Lester Young. Por mallonga tempo Moten dungis en 1934 George E. Lee kiel kundirektiston, ĉar li atendis avantaĝojn de ties distroartaj kapabloj. Aliaj muzikistoj foriris: al Count Basie and His Cherry Blossom Orchestra, kiun Basie fondis en 1933, ankaŭ apartenis Herschel Evans samkiel Jimmy Rushing kiel kantisto. Samjare ili iris sen Moten kun Basie al Little Rock en Arkansaso. La bando de Basie iom post iom malfondiĝis. La populareco de la bando de Moten en Kansasurbo nun reboniĝis, kaj Moten certigis al la bando mallonge antaŭ sia morto ankaŭ prezentadon en Denvero. La tragedia morto de Moten finis ĉi tiun fazon de kansasurba ĵazo. Li surmetis sin al facila rutina foroperaciado de la tonsiloj, je kiu la kirugiisto erare vundis vejnon - Moten mortsangis.

Post lia morto komence lia nevo Buster pludirektis la orkestron, al kiu ankaŭ Basie ankoraŭ apartenis kelkajn tagojn, sed tiam rezignis. Count Basie fondis en 1935 per Barons of Rhythm propran orkestron, je kio li reeprenis multajn iamajn muzikistojn de Moten.[5]. La komponaĵoj „Moten Swing“ (1932) kaj „South“ estas atribuataj al Moten. Basie asertis, ke „Moten Swing“ estas de Durham kaj li. Durham antaŭ sia foriro el la bando de Moten estis verkinta laŭ ties deziro kompletan serion da aranĝoj kaj estis poste kolerigita, reaŭdi ilin je Basie (laŭ propraj eldiroj de Durham ankaŭ One O Clock Jump kiel Blue Ball[6]).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Albert McCarthy: Big Band Jazz, Berkley Publishing Corporation 1977, S.134 ff

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gunther Schuller, Early Jazz. Its roots and musical development, Oxford 1986 p. 283; Frank Driggs/ Chuck Haddix, Kansas City Jazz: From Ragtime to Bebop - A History, Oxford 2006; ISBN 0195307127. S. 43
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Bennie Moten, en: Local 627 and the Mutual Musicians Foundation: the Cradle of Kansas City Jazz (2005)
  3. Driggs/Haddix, Kansas City Jazz, p. 109ff.
  4. McCarthy Big Band Jazz 1977, p.137
  5. Driggs/Haddix, Kansas City Jazz, p. 135f.
  6. McCarthy, cit. p.203, li rilatigas sin je intervjuo de Durham