Benno Elkan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Menoro antaŭ la israela parlamentejo Kneset en Jerusalemo
“la promenantino“, 1904, tombejo Ostenfriedhof en Dortmund
detalo

Benno ELKAN (naskiĝis la 2-an de decembro 1877 en Dortmund; mortis la 10-an de januaro 1960 en Londono) estis germana juda skulptisto, kiu kreis la grandan sepbrakan kandelingon, nomatan menoro, antaŭ la israela parlamentejo Kneset en Jerusalemo kaj multnombrajn pliajn monumentojn, bustojn kaj medalojn en Germanio kaj Britio. Li honoriĝis per la Ordeno de la Brita Imperio (Order of the British Empire, OBE).

Benno Elkan komencis sian artan skulptistan laboron en sia hejma urbo Dortmund per la kreo de tombomonumentoj. Pli poste li portretis armeestrojn, politikistojn, sciencistojn kaj artistojn, ĉefe el Germanio, Francio kaj Britio, per bustoj kaj medaloj. Pro sia judeco li ekde la jaro 1935 ne plu rajtis profesie labori en Nazia Germanio kaj elmigris al Londono. En Germanio li rekonatiĝis en la 1950-aj jaroj, kiam liaj verkoj montriĝis en pluraj ekspozicioj. Lia kreado ne ligeblas al certa arta stilo, li eksperimentis pri pluraj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo en Dortmund[redakti | redakti fonton]

Li estis la sola infano de la tajloro Salomon Elkan, kunposedanto de vendejo pri vidaj vestaĵoj en la urbocentro de Dortmund, kaj de lia juna edzino Rosalie (naskiĝis 1861 en Heidelberg, do dum la naskiĝo 16-jara). Li vizitis la urban gimnazion ĝis la 10-a klaso. La juda komunumo de la urbo estis relative eta (1.306 el 90.000 loĝantoj en la jaro 1890), sed estis agnoskata kaj posedanto de granda sinagogo plus juda parto integrita en la tombejo Ostenfriedhof. Benno Elkan partoprenis la vivon de la juda komumuno, celebris sian maturigan feston Bar Micva kaj en la gimnazio partoprenis la lecionojn pri judismo.

Migraj jaroj[redakti | redakti fonton]

Por plibonigi siajn sciojn de la franca lingvo, li vizitis la privatan knaban lernejon Château du Rosey en Rolle ĉe la Ĝeneva Lago en franclingva Svisio. En Antverpeno li dum iom da tempo laboris en komercejo, sed konsente kun siaj gepatroj baldaŭ ĉesigis la laboradon, por vojaĝi al Munkeno kaj en privata arta lernejo prepariĝi al la ekstuda ekzameno de la arta akademio. Post sukceso de tiu ekzameno en printempo 1898 li studis en la arta akademio ĉe la pentristo Johann Herterich. En 1900 li plenumis sian unujaran armean servon kaj poste en 1901 en Karlsruhe daŭrigis la artan studadon ĉe la pentristo Friedrich Fehr.

Tie li en 1903 decidis ekskluzive dediĉiĝi al skulptado. La unuan mendon de monumento li ricevis el Dortmund. La ĉefredaktisto de regiona gazeto mendis virinan statuon por la familia tombo. La verko "la promenantino", kiu simboligas la vivon kiel singardan serĉon pri la ĝusta vojo, vekis interesiĝon pri la juna artisto kaj konserviĝis sur la tombejo Ostenfriedhof.

En Karlsruhe li ankaŭ renkontis sian estontan edzinon, la pianistinon Hedwig Einstein kaj fratinon de la ekspresionisto Carl Einstein, kun kiu li geedziĝis en 1907.

Parizo[redakti | redakti fonton]

Auguste Rodin, desegnita de Alphonse Legros

Komence de 1905 Benno Elkan translokiĝis al Parizo, kie li loĝis en domo de artistaj laborejoj kune kun la skulptisto Julius Steiner kaj la usona pentristo Patrick Henry Bruce. Jam en 1905 li povis montri iujn el siaj verkoj en ekspozicio de la Nacia Societo pri Belaj Artoj (Société nationale des Beaŭ-Arts). En la francia ĉefurbo li renkontis Auguste Rodin, kiu forte impresis la junan skulptiston.

La parizaj verkoj de Benno Elkan komence tamen apenaŭ montris artan influon de Auguste Rodin: Tia influo tamen klare montreblas en la verkaro de la lastaj vivojaroj de Elkan. Ekzemplo estas la grandaj preĝejaj lustroj kun bildoj el la Biblio, kiuj estis influitaj ankaŭ de la „paradiza pordego“ de Lorenzo Ghiberti en la baptejo de Katedralo Santa Maria del Fiore en Florenco. En la lasta verko de Benno Elkan, monumento pri la viktimoj de la bombado de la Dua Mondmilito, rekoneblas ke la „infera pordego“ de Auguste Rodin estis modelo. En la parizaj verkoj kia la skulptaĵo „la flutisto“ (1906) pli montriĝas influoj de la tiutempe de furora secesia stilo.

Kvankam li intense absorbis influojn el la arta medio de Parizo, li ne aliĝis al unu el la modernaj artaj stiloj aŭ grupiĝoj. Li amikiĝis kun la ekspresionisma pentristo Jules Pascin (fakte Julius Mordeĥaj Pinkas), kiu jam desegnis por la germana satira revuo Simplicissimus. Samtempe li tenis kontaktojn al Karlsruhe, kie vivis lia fianĉino, kaj al Dortmund, kaj kreis pliajn monumentojn por la tiea tombejo. En 1906 li havis sian unuan propran ekspozicion en Dortmund.

Romo[redakti | redakti fonton]

Ghiberti, „paradiza pordego“, Salomono renkontas la reĝinon de Ŝeba

Inter la jaroj 1908 kaj 1911 Benno Elkan kun sia edzino vivis en Romo, post kiam li gajnis premion de la fondaĵo Michael-Beer. Ili vivis en reprezenta parto de la palaco de la papo Julio la 3-a kaj li havis metiejon en la strato Quattro Fontane („kvar fontanoj“). En Italio la artisto intense vizitis plurajn aliajn historiajn urbojn, inter alie Napolon kaj Florencon, kaj detale studis la skulptadon de la renesanca epoko. En 1910 la paro ekhavis filinon, kaj tri jarojn pli poste filon.

Ankaŭ en Romo Benno Elkan prilaboris mendojn el Dortmund. La influoj de italaj renesancaj skulptaĵoj pli kaj pli fortiĝis. Same li intense studis la arton de la antikva epoko kaj forveturante kunportis materialon el antikvaj ruinoj.

Alsbach ĉe la "Monta Vojo"[redakti | redakti fonton]

Post lia reveno el Romo la artisto de 1911 ĝis 1919 vivis en Alsbach sude de Darmstadt en propra domo. Artistoj el la 50 kilometrojn suda universitata urbo Hajdelbergo plurfoje vizitis lin. Dum la Unua Mondmilito li armeservis, ĝis malsaniĝo je ĥolero en Pollando, poste ĉe la poŝta kontrolo en Frankfurto-ĉe-Majno. Libro kun tre malhelaj plumaj desegnaĵoj respegulas la deprimigajn militajn impresojn.

Frankfurto-ĉe-Majno[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1919 la familio translokiĝis al Frankfurto-ĉe-Majno, 40 kilometrojn norde de Alsbach, kie Benno Elkan havis multajn kontaktojn kun aliaj artistoj kaj intense partoprenis la kulturan vivon. La domon en Alsbach la familio tenis kiel somera feriejo. Jam en la jaro de la translokiĝo li iĝis prezidanto de la urba konsilio de artistoj, kiu inter alie atingis ke la urba administrejo mendis multajn artaĵojn. La familio loĝis en granda domo de la burĝa kvartalo Westend, kaj havis metiejon en historia urba monaĥejo.

Inter alie la urbo Frankfurto de la artisto mendis monumenton pri la viktimoj de la unua mondmilito. La unuan modelon de pacisma monumenta reliefo pri junulo la urba administrejo ne akceptis, sed la fine realigita monumento pri funebranta patrino kun enskribo “al la viktimoj” tamen konsidereblas pacisma kaj malplaĉis al naciismaj konservativuloj.

"La sola enskribo estis 'Den Opfern' – „al la viktimoj“. La monumento baldaŭ en Germanio kaj ekster ĝi relative furoriĝis, ĉar ĝi ŝajnis esprimi la universalan doloron kaj la universalajn oferojn, kiujn la milito portis por ĉiu, por ĉiu edzino kaj ĉiu patrino en ĉiu lando. Sed jam baldaŭ post la malvualigo de la monumento iuj malgrandaj gazetoj de grupiĝo, kiu tiam nomis sin ‚deutsch-völkisch‘, do „etne germana“, komencis ataki mian patron kaj nomi lian monumenton „negermana“.[1]

Benno Elkan ne timiĝis fare de la naciisma kritiko. Kiam la industria urbo Völklingen en Sarlando same petis monumenton por la viktimoj de la unua mondmilito, li akceptis kaj same verkis – duoble grandan – monumenton de suferanta virino, el nigra odenvalda granito. Tiu monumento havis la enskribon "Allen Opfern", „al ĉiuj viktimoj“, kaj ankoraŭ pliklarigis la intencon de la frankfurta monumento.

Fine de la 1920-aj jaroj la verkaro de Benno Elkan pli kaj pli atentiĝis. Liaj verkoj ekzemple reprezentiĝis en la granda ekspozicio „Germana Arto“ en la „arta palaco“ Duseldorfo (majo ĝis oktobro 1928), kiu kolektis gvidajn modernajn artistojn el Germanio, germanlingva Aŭstrio-Hungario kaj Svisio. Liaj verkoj multekostiĝis. En 1930 denove politike motivigita verko de Elkan vekis fortajn diskutojn. En Majenco malvualiĝis monumento de juna virino kun nudaj brustoj kaj supren etenditaj brakoj, kiu memorigis pri la fino de la armea okupo de la regiono Rejnlando fare de la Aliancanoj. Kvankam tiu verko inspiriĝis de nacia entuziasmo, oni jam en marto 1933 forprenis kaj pli poste detruis ĝin pro la judeco de la artisto.

Ekzilo en Anglio[redakti | redakti fonton]

Moseo sur la Menoro antaŭ la israela parlamentejo

En 1933 multaj monumentoj de Benno Elkan forpreniĝis el sia publika videbleco, kaj plurfoje la polico traserĉis lian domon. Ekde 1935 li ne plu rajtis profesie labori. Ankaŭ liaj familianoj eksuferis. En la frankfurta universitato naziismaj aktivuloj komencis ĉikani judajn kaj politike malplaĉajn studentojn, inter alie la filon de Benno Elkan, kiu fine forlasis la universitaton. Wolf Elkan komence provis fini siajn studojn en Hajdelbergo kaj Berlino, sed fine tra Romo kaj Anglio fuĝis al Usono, kien ankaŭ fuĝis lia fratino Ursula.

Pro la kreskanta Benno Elkan ekde 1933 preparis sian elmigron. Inter somero 1933 kaj la fino de 1934 li transportigis almenaŭ parton de siaj verkoj, modeloj kaj pliaj posedaĵoj al Londono. Komence li loĝis en metiejo en la kvartalo Paddington, poste kun sia edzino en domo en la strato Exeter Road. Ekzempla verko el tiu tempo estas monumento pri grupo da orangutangoj, kiu nuntempe videblas en la zoo de Edinburgo. Li buste portretigis multajn elstarajn personojn, ekzemple la komercistojn John D. Rockefeller kaj Jakob Rothschild, la svisan ministron Stucki, la dirigenton Arturo Toscanini, la junan reĝon de Tajlando, Rama la 8-a, kaj la britan princon Edvardo, duko de Kento. Krome li inter alie verkis bronzajn lustrojn por la abatejo Buckfast en Devon kaj pliajn laborojn mende de la tiea abato. Multaj pliaj verkoj montras, ke la artisto en Anglio rapide havis altan renomon. Memore al Rudyard Kipling li en 1938 kreis grandan reliefon kun figuroj el La libroj de ĝangaloj. Post kiam lia londona domo en 1943 damaĝiĝis per bombado, li translokiĝis al loĝejo en Oksfordo.

Post la milito li vojaĝis al siaj infanoj en Usono, kaj ankaŭ komencis reviziti Germanion. Tie li rekonatiĝis en la 1950-aj jaroj, kiam liaj verkoj montriĝis en pluraj ekspozicioj.

La granda menoro[redakti | redakti fonton]

Menoro antaŭ la israela parlamentejo, la profeto Jeremio

Antaŭ ol krei la grandan skulptaĵon de juda menoro por la placo antaŭ la israela parlamentejo Kneset, Benno Elkan jam kreis plurajn sepbrakajn kandelingojn, parte kun kristanaj motivoj, ekzemple por la katedralo Westminster Abbey en Londono, kaj „davidan kandelingon“. La ideo de granda kandelingo kiel „simbolo de judismo“ li jam havis en 1947. Du jarojn pli poste li komencis projekti la unuopajn reliefojn. Montrataj estu motivoj „el la historio de la juda popolo de la biblia tempo ĝis la moderno, kun la fondiĝo de la ŝtato Israelo". Komence li planis vojaĝigi la monumenton al judaj komunumoj tra la mondo, poste li projektis starigon en havena enirejo en Palestino, kompareble al la usona Statuo de Libereco. En 1950 li povis prezenti la unuajn kvar reliefojn en Londono.

Kiam la brita politiko pli kaj pli ŝanĝiĝis favore al Israelo, la realigo plikonkretiĝis. Fondiĝis komitato de inter alie altaj politikistoj, kiu intencis kolekti monon por donaci la menoron al Israelo. Komence de 1956 la monumento estis finita kaj februare en la arta muzeo Tate Gallery publike montrita. La 15-an de aprilo ĝi estis transdonita en Jerusalemo de la britoj kiel „donaco de la plej malnova al la plej nova parlamento“. Komence ĝi estis starigita en parko proksime de la provizora parlamentejo, kaj en 1966 portita al la nuna loko proksime de la ĉefa enirejo de la parlamentejo Kneset.

Malsaneco kaj morto[redakti | redakti fonton]

En 1957 Benno Elkan honoriĝis per la Ordeno de la Brita Imperio (Order of the British Empire, OBE). Malsana ekde 1956, li mortis en 1960, tri monatojn post lia edzino, en Londono. La posedaĵoj de la artistoj disvendiĝis novembre 1960 en granda aŭkcio de la aŭkciejo Christie's. Plurajn artaĵojn aĉetis la administracio de lia hejmurbo Dortmund.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolf Elkan, Erinnerungen („memoroj“), en la libro: Aylke Bartmann/Ursula Blömer/Detlef Garz (eldonintoj): 'Wir waren die Staatsjugend, aber der Staat war schwach'. Jüdische Kindheit und Jugend en Deutschland kaj Österreich zwischen Kriegsende und nationalsozialistischer Herrschaft. („Ni estis la ŝtata junularo, sed la ŝtato malfortis. Juda infaneco kaj adoleskeco en Germanio kaj Aŭstrio inter la fino de la unua mondmilito kaj la nacisocialisma regado), Oldenburg 2003, p. 143.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.