Benoît Brisefer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Benoît Brisfer)
Benoît Brisefer
bildliteraturo serio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldonejo Editorial Base
vdr

Benoît Brisefer[1] estas rolulo de bildstria serio far'de la belga bildliteraturisto Peyo. Li estas dotita de superhoma forto.

Li estis kreata en 1960 en la porjunula gazeto Le Journal de Spirou kaj liaj aventuroj estis reprenitaj de aliaj desegnistoj, notinde, Thierry Culliford, filo de Peyo.

Benoît Brisefer estas knabo, verŝajne aĝa de ĉirkaŭ dek jaroj (li lernas en elementa lernejo), ĉiam vestita de nigra bereto, blanka T-ĉemizo, blua skarpo, ruĝa jako kaj nigra ŝorto (li gardas samajn vestojn dum siaj agadoj, kaj sukcesas neniam ŝiri ilin). Dank'al sia superhoma forto, li povas salti je pluraj centoj da metroj alte, kuri pli rapide ol trajno, levi kaj ĵeti plej pezaj aĵoj.

Li estas ĉiam afabla kaj helpema, kaj malŝatas la perforton, sed malbone mastrumas sian forton kaj frakasas la ludilojn de siaj kamaradoj.

Li perdas sian forton se li malvarmumas, tio, kiu okazas en ĉiu el liaj aventuroj, por reimpulsi la streĉon.

Kiel ĉiuj superherooj, Benoit Brisefer havas super-malamikon: estas roboto fabrikata laŭ la bildo de afabla maljuna virino, Sinjorino Adolphine. Pro malbona alĝustigo, la maŝino kondutas kiel ŝtelisto kaj krimulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Nia juna superheroo havas diversajn nomojn laŭ tradukoj:

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tio, kiu signifas en la franca : Ferorompema Benedikto.