Bergisch Gladbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bensberg)
Bergisch Gladbach
germane: Bergisch Gladbach
urbo
Urbodomo en Bergisch Gladbach
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bergisch Gladbach
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Kolonjo
Distrikto Distrikto Rhein-Berg
Historiaj regionoj
Montaro Bergisches Land
Memorindaĵoj Kastelo Bensberg
Rivero Rejno
Situo Bergisch Gladbach
 - alteco 100 m s. m.
 - koordinatoj 50° 58′ 59″ N 07° 07′ 59″ O / 50.98306 °N, 7.13306 °O / 50.98306; 7.13306 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Dreispringen
 - alteco 267 m s. m.
Plej malalta punkto
 - situo Beningsfeld
 - alteco 51 m s. m.
Areo 83,12 km² (8 312 ha)
Loĝantaro 112 712 (fine de decembro 2022)
Denseco 1 356,02 loĝ./km²
Unua skribmencio 1271
Urbestro Lutz Urbach
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 51401 - 51469
Tel. antaŭkodo (+49) (0)2202, (0)2204, (0)2207
ISO 3166 05 3 78 004
Aŭtokodoj GL
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo de urbo Bergisch Gladbach enkadre de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj distrikto Rhein-Berg
Situo de urbo Bergisch Gladbach enkadre de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj distrikto Rhein-Berg
Situo de urbo Bergisch Gladbach enkadre de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj distrikto Rhein-Berg
Vikimedia Komunejo: Bergisch Gladbach
Retpaĝo: www.bergischgladbach.de
Kastelo Bensberg en Bergisch Gladbach
la urbodomo de la urboparto Bensberg
Kastelo Bensberg
Kastelo Bensberg en Bergisch Gladbach, WLM 2013

Bergisch Gladbach estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. La urbo apartenas al la distrikto Rhein-Berg (germane Rheinisch-Bergischer Kreis), kaj estas ĝia administra centro. La unua nomoparto de la distrikto indikas pri la rivero Rejno (germane Rhein), kiu fluas tuj okcidente de la distrikto, kaj la dua nomoparto aludas al la mezepoka graflando kaj posta duklando Berg, kiu kovris la montaretan pejzaĝon plenan je densaj arbaroj nordoriente de Kolonjo, kaj ekzistis gixs la jaro 1815. La graf- kaj duklando Berg, kiu hodiaŭ nomiĝas regiono Bergisches Land, videble antaŭ influis la urbonomon mem. Bergisch Gladbach situas proksime de la urbego Kolonjo, iom oriente de ĝi, kaj apartenas al la distriktaro Kolonjo, kiu kovras la sudon de la federacia lando. Fine de decembro 2022 la urbo havis 112 712 loĝantojn.

La regiono Bergisches Land, origine malurba pro la montoj kaj arbaroj, kiuj malhelpis la trafikon, pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj Bergisch Gladbach estas kompare la plej eta, pli da loĝantoj loĝas en Wuppertal, Solingen kaj Remscheid.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 2019 danke al aresto de lokano estis malkovrita la plej granda pedofila reto en Germanio.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Regione konata vidindaĵo kaj unu el siaj simboloj estas la urbodomo de la antaŭe sendependa urbo Bensberg, kiu nun apartenas al Bergisch Gladbach. La konstruaĵo, pri kiu la enloĝantaro ankoraŭ nun disputas, estas origina mezepoka fortikaĵa ruino, en kiun la arkitekto Gottfried Böhm integrigis modernan administran konstruaĵon, anstataŭ singarde restaŭri la ruinon. La sama arkitekto ankaŭ desajnis la katolikan preĝejon Koro Jesua en la urboparto Schildgen. La probable plej aĝa konstruaĵo de la urbo kaj distrikto estas la baptopreĝejo en urboparto Refrath. Ĝi konstruiĝis inter la 10-a kaj 12-a jarcentoj kaj staras sur ruinoj de ligna preĝejo el la 9-a jarcento. Ankaŭ la apuda eta tombejo kun tre aĝaj tomboŝtonoj vidindas. En la ĉefa katolika preĝejo de la urbo, St. Laurentius, vidindas statuoj de sanktuloj el la jaro 1411 kaj la preĝeja trezoro, dum la ĉefa protestanta preĝejo konstruiĝis dum 1776. En Bensberg menciindas la ĉefa katolika preĝejo St. Nikolaus, dum la ĉefa protestanta kirko estas el la 20-a jarcento.

Pliaj vidindaĵoj de la urbo estas la kastelo Bensberg, kastelo Lerbach kaj la fortikaĵo Zweiffel en urboparto Herrenstrunden (kvankam ĉi-lasta ekde la jaro 2004 estas private posedata kaj ne plu publike alirebla), plus la urbodomo en la historia kerno de Bergisch Gladbach.

Centro de la kultura vivo estas la civitana domo Bergischer Löwe, kiu gastigas multajn teatraĵojn. La "pupteatra pavilono Bensberg" gastigas marionetajn teatraĵojn. Je muzeoj menciindas la regiona muzeo pri minado, metioj kaj komerco, la lerneja muzeo Katterbach kaj la papera muzeo Dombach.

Proksime de la urbo en la komunumo Odenthal situas la katedralo Altenberger Dom, kiu hodiaŭ uziĝas kaj de la katolika kaj de la protestanta paroĥoj.

Bergisch Gladbach estas la sola germana urbo kun du kuiristoj, kiuj laŭ la franca restoracia gvidilo Guide Michelin ricevis tri stelojn:

  • Joachim Wissler (restoracio Vendôme en la grandhotelo kastelo Bensberg), kaj
  • Dieter Müller (en la hotelo de kastelo Lerbach).

Esperanto en la urbo[redakti | redakti fonton]

Funkcias la kafejo Kroppenberg, kiu disponigas menuon kaj akceptas mendojn en Esperanto. En 2012 ĝi proponis staĝon por esperantistoj.[1] Plue, la regea kantisto Jonny M naskiĝis ĉi tie.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fabiano Henrique (2012-07-28). Staĝoportuno por esperantistoj. Esperanto Ilustrita: Virtuala Esperanto-revuo. Alirita 2012-09-02.
  2. Artikolo de la Kölner Stadtanzeiger pri lia germana muziko